Magdeburgaj duongloboj

Per la Magdeburgaj duongloboj Otto von Guericke demonstris en 1663 ĉe la kortego de princo-elektanto Friedrich Wilhelm la efikon de la aerpremo kaj per tio pruvis la ekziston de la tera atmosfero.

Poŝtmarko en memoro pri Otto von Guericke, prezentante la duonglobaj eksperimento de Magdeburgo, Germana Demokratia Respubliko, 1969
Magdeburgaj duongloboj (Legendo en la teksto)

Por la eksperimento Guericke kunmetis du duonglobŝelojn tiel, ke ili formis globon. Poste li vakuigis la tiel estiĝintan kavaĵon per la de li inventita aerpumpilo. La aerpremo, kiu nun de ekstere efikis sur la globon, tiom forte kunligis ĝin, ke eĉ 16 ĉevaloj ne kapablis disŝiri ĝin. Tio eblis nur post malfermo de krano, kiu enlasis aeron de ekstere en la globon.

La originalaj duongloboj nun troviĝas en la universitata biblioteko de Braunschweig.

Detala raporto de la eksperimentoj de Guericke aperis siatempe sub la latina titolo "Experimenta nova Magdeburgica de vakuo spatio", manuskripto el 1663, presita en Amsterdamo en 1672.

Skizo de Gaspar Schott pri la duongloba eksperimento

Legendo al la supra bildo:

1. Ŝnuregoj (la ĉevaloj tiras ekster la bildo)

2. Vertikala ligna stango, kun kiu la ŝnuroj estas ligitaj

3. Per vakso kaj oleo saturita leda ringo, kiu hermetike fermas la du kuprajn duonglobojn

4. Krano por vakuigo

5. Arĝenta fiksringo por tenado de la ŝnuregoj