Maggia estas rivero en Kantono Tiĉino. Ĝi apartenas al la riversistemo de Tiĉino kaj Pado. Laŭ la rivero nomiĝas la Distrikto Vallemaggia, la Komunumaro Maggia kaj la komunumo Maggia.[1]

Maggia
La rivero Maggia apud Ponte Brolla
rivero
Bazaj informoj
Longeco 58 km
Akvokolekta areo 926 km²
Averaĝa trafluo 22,7 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 310 m
Enfluejo Majora Lago
- Alteco 193 m
Geografio
Alfluantoj Rovana kaj Melezza
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

La rivero Maggia fontas en la Lago de Naret, montara baraĵlago ĉe la koordinatoj 47° 28′ 38″ N 8° 34′ 8″ O / 47.47722 °N, 8.56889 °O / 47.47722; 8.56889 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 38″ N 8° 34′ 8″ O / 47.47722 °N, 8.56889 °O / 47.47722; 8.56889 (mapo) sur alteco 2310 m s.m..

Fluvojo redakti

Post elfluo el la Lago de Naret la rivero fluas tra la Valo de Sambuco, en kiu ĝi estas barita al la Lago de Sambuco. La unua vilaĝo, kiun la rivero trafluas estas Fusio en la Valo de Lavizzara. En Cevio al Maggia alfluas la rivero Rovana. La rivero tiam trafluas la komunumon Maggia kaj poste en Ponte Brolla unuiĝas kun ĝia ĉefa alfluanto Melezza. De la fonto ĝis la alfluejo la rivero havas longecon de 58 km.

Alfluejo redakti

Inter Ascona kaj Locarno la rivero formas grandan delton ĉe ĝia alfluejo al la Majora Lago sur alteco de 193 m s.m..

Turismo apud la rivero redakti

La rivero Maggia allogas multnombrajn turistojn, kiuj banas en la belega kaj klara akvo de la rivero. Pro la baraĵlagoj en la fontregiono de la rivero tamen ekzistas danĝero de subita altakvo kaj jam ofte okazis akcidentoj, ĉar turistoj ne atentis la avertojn de la aŭtoritatoj.

Elektra energio redakti

Pere de diversaj riveraj elektrocentraloj pere de la akva energio de la rivero Maggia produktiĝas 144 megavatoj da elektro jare.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti