Magia formulo estas aparta vorto aŭ kombino de vortoj, kiu – eventuale en kombino kun aliaj agoj – havu certan magian efikon. Magiaj formuloj estas parto de la vorta magio.

Magiaj formuloj apartenas al la plej malnovaj atestaĵoj de literaturo, en la germana lingvo ekzemple la Merseburger Zaubersprüche, magiaj formuloj el la urbo Merseburg, kiuj probable ekestis dum la 8-a jarcento aŭ la verko Höllenzwänge ("inferaj devigiloj"), kiun kreis la klerulo Johann Faust, pri kiu interalie temas la du-voluma dramo Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe.

El la antikva epoko konatas magiaj formuloj interalie de la kleruloj Marcellus Empiricus, de Pelagonius kaj de Plinio la pli maljuna.

En la prakristana, naturreligia epoko de norda Eŭropo, do en la kelta, ĝermana kaj balta kulturoj, magiaj formuloj servis al tio, "per la potenco de la ligita vorto utiligi la magiajn fortojn, kiujn volas kanaligi la homo"[1]. Aparte la la ĝermana lingvoregiono multaj magiaj formuloj konserviĝis, sed ĉiuj el tiuj konservitaj formuloj estas el la mezepoko post la kristaniĝo kaj tial estas kristanisme influitaj.

En la moderna sceneja magia iluziado "magiaj formuloj" kune kun iu drameca gesto aparte servas al tio forturni la atenton de la publiko de iu alia punkto, en kiu iluzia truko estas preparata.

Famaj magiaj formuloj redakti

  • La formulo Simsalabim laŭ alta probablo devenas el kontakto de eŭropaj mezepokaj kristanoj kun islamanoj, kiuj ĝis la malfrua mezepoko en Eŭropo – interalie pro la tiama teknologia-scienca progreso de la islama kompare al la eŭropa socio – ofte konsideriĝis "magiistoj". La araba formulo " بسم الله الرحمن الرحيم" (bismi-llāhi r-raḥmāni r-raḥīm), kiun kleraj islamanoj diris antaŭ ĉiu grava ago, de la neislamaj eŭropanoj kompreniĝis kiel mistera magia formulo kaj en fonetika simpligo transpreniĝis.
  • Pri la deveno de la formulo Hokus Pokus ekzistas diversaj teorioj:
    1. En la kristana liturgio, kiu dum la mezepoko praktikiĝis latine, la transformigo de pano kaj vino al la korpo kaj sango de Kristo estas akompanata per la frazo Hoc est enim corpus meum ("Jen estas la korpo mia"). Oni supozas, ke homoj ne regantaj la latinan lingvon suspekteme juĝis tiun kvazaŭmagian transformigon kaj fonetike simplige nomis la latinan "magian formulon" Hokus Pokus.
    2. Angla trompisto de la 17-a jarcento dum siaj scenejaj iluziadoj uzis la neniondiran magian formulon hax pax max deus adimax el la 16-a jarcento kaj estis pro tio moknomata „Hocos pokos“. La deveno de la magia formulo probable origine estas laŭ la unua teorio.
    3. En Skandinavio iuj homoj kredas, le la formulo originas de la nomo de la magiisto Ochus Bochus el la nordia mitologio.
  • Abrakadabra estas magia formulo jam konata dum la 3-a jarcento, kiu protektu kontraŭ malfeliĉo kaj malsano kaj voku bonajn spiritojn. La unu teorio la formulo memorigu pri Abrakso kaj la kulto pri li, laŭ alia ĝi devenu de la araba sorĉo abrek ad habra, kiu laŭdire voku "la tondron, kiu mortigas". Tria teorio atentigas, ke en la hebrea lingvo abra ke dabra signifas "mi kreos kiel mi parolos".

Referenco redakti

  1. Rudolf Simek: Lexikon der germanischen Mythologie (leksikono de la ĝermana mitologio, germane). 2-a eldono 1995. ISBN 3-520-36802-1