Magia trafikocirklo

La magia trafikcirklo, rondtrafiko, ringtrafiko (angle Magic Roundabout) estas trafikcirklo en Swindon, Sud-Anglio, kiu konsistas el unu granda trafikcirklo en la mezo kaj kvin pli malgrandaj, ringformaj en la interna trafikcirklo. La konstruaĵo estas sen trafiklampo.

Mapo de la Magia trafikcirklo en Swindon

Ĝi estis konstruita en 1972 por eviti la aŭtomobilan ŝtopiĝon. Onidire la komplika aspekto fortimigas stirantojn (ĉefe eksterlandanojn kaj nelokanojn), tiel la lokanoj povas ĝui senŝtopiĝan trafikfluon.