Magneta stelo

speco de neŭtrona stelo

Magneta stelo (ankaŭ nomata magnetaro laŭ la modelo de pulsaro kaj kvazaro) estas neŭtrona stelo havanta fortegan magnetan kampon kiu elsendas energiegajn elektromagnetajn ondojn, kiel ikso-radiojngama-radiadojn. Robert Duncan kaj Christopher Thompson hipotezis ties ekziston en 1992. En la sekvanta jardeko, tiaj objektoj estis rigardataj kiel klarigon de "molaj" gamo-radiaj ekbriloj kaj nenormalaj ikso-radiaj pulsaroj.

Artista desegno de magneta stelo, kun magnetaj kampaj linioj

Robert Duncan kaj Christopher Thompson kalkulis, ke, kiam supernovao iĝas neŭtrona stelo, ĝia magneta kampo (kiu normale estas 108 tesloj[1] povas kreski ĝis 1011 tesloj. Tia stelo estas tiam dirata magneta stelo.

Foje okazas rompoj (tiel nomataj steltremoj) en la ekstera krusto de la neŭtrona stelo, estiganta vibrojn je tre alta frekvenco, kiuj generas blovadojn da ikso- kaj gama-radiadoj.

Konataj magnetaj steloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Malgrandaj magnetoj troveblaj en vendejoj naskas magnetan kampon de averaĝe 1 teslo
  2. Ega ekblovo el magneta stelo

Eksteraj ligiloj redakti