Magnum Photos estas agentejo de fotistoj fondita en 1947 per iniciato de fotoĵurnalisto Robert Capa.

Magnum Photos
emblemo
fotoagentejo • negoco • entrepreno • kooperativo
Komenco 27-a de aprilo 1947 vd
Sidejo Parizo
Fondinto(j) Henri Cartier-BressonRobert Capa • George Rodger • William Vandivert • David Seymour • Maria Eisner vd
Agokampo fotoĵurnalismo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo kooperativo
vdr

Antaŭhistorio redakti

Fondi kooperativan agentejon por fotistoj estis longtempe sonĝo de la fotoĵurnalisto Robert Capa, ekde kiam li, 18-jaraĝa, laboris en 1931 en fotoagentejo Dephot direktita far Simon Guttman. Tiam li rimarkis la utilon de tia organizaĵo por fotistoj, por ilia profesia disvolvo, por la negocado kun foto-aĉetantoj, por promociado de la laboro de la fotistoj, kaj eĉ por defendi foje iliajn rajtojn. Robert Capa plumaturigis sian ideon kaj menciis ĝin unuafoje konkrete -eĉ menciante kolegojn por partopreno- en letero al Arthur Koestler skribita en Ĉinio la 27an de Julio de 1938, dum li havis organizaĵon de junaj ĉinaj fotistoj kiujn li trejnadis.

Fondo redakti

Magnum Photos estis fondita en kunsido okazinta en restoracio de la Muzeo de Moderna Arto, en Novjorko, en 1947. La fondintaj membroj estis kvin fotistoj plus du entreprenistinoj. La fotistoj estis: Robert Capa, Henri Cartier-Bresson, David Seymour (amike karesnomata "Ĉim"), George Rodger kaj Bill Vandivert. La du virinoj estis: Rita Vandivert, komisiita pri la rilatoj de la agentejo en Novjorko kaj Maria Eisner komisiita por tiuj rilatoj en Parizo.

Unuaj principoj redakti

La principoj por fukciado de la ĵusfondita organizaĵo estis: Defendi la individuajn rajtojn de la membroj fotistoj, finance subteni la membrojn dum personaj projektoj, kaj esti peranta organizaĵo inter la fotistoj kaj la komunikmedioj.

Frua historio redakti

Kvankam la organizaĵo estis sukcesa, frue evidentiĝis la neceson de ŝanĝoj: La funkciado de la organizaĵo ne povis financiĝi per la nura laborado de kvin fotistoj -kiom ajn bonaj ili estis- kaj unu el la fondintoj, Bill Vandivert, baldaŭ frolasis la organizaĵon.

Robert Capa tiam kreis novan kategorion de membroj: "Asociitaj Fotistoj" (krom la unua de "Plenaj Asocianoj") por atingi pli da talentaj fotistoj. Inter la unuaj nefondintaj membriĝintoj estis: Giselle Freund, Fenno Jacobs, Herbert List, Homer Page kaj Carl Perutz.

En 1948, kiel Plena Asociano, anstataŭanto de Bill Vandivert, eniris en la agentejon Werner Bishop.

Nuna organizaĵo redakti

Poste eniris en Magnum Photos aliaj fotistoj kiel: Eve Arnold, Elliot Erwitt, Burt Glinn, Ertich Hertmann, Erich Lessing, Inge Morath, Marc Riboud kaj Denis Stock.

Mgnum Photos daŭre kreskadis, kaj nuntempe ĝi reprezentas la laboraĵojn de pli ol 200 fotistoj lokitaj en tre diversaj landoj.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti