Magny-les-Hameaux

komunumo en la departemento Yvelines de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Magny.

Magny-les-Hameaux [maɲi le amo] (esperante Maniko) estas franca komunumo en la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Ĝi havis 8 954 loĝantojn en la jaro 2009[1].

Magny-les-Hameaux
La urbodomo de Magny-les-Hameaux
La urbodomo de Magny-les-Hameaux
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Arondismento Rambouillet
Kantono Chevreuse
Komunumaro Saint-Quentin-en-Yvelines
Urbestro Bertrand Houillon (2008–2014)
Insee-kodo 78356
Poŝtkodo 78114
Demografio
Loĝantaro 8 954 (2009)
Loĝdenso 538,1 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 43′ N, 2° 5′ O (mapo)48.723892.08417Koordinatoj: 48° 43′ N, 2° 5′ O (mapo)
Alteco 105 ĝis 171 m
Areo 16,64 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Francilio

Magny-les-Hameaux (Francilio)
Magny-les-Hameaux (Francilio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Magny-les-Hameaux (Francio)
Magny-les-Hameaux (Francio)
DEC
Map
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo Saint-Germain en Magny-les-Hameaux

Magny-les-Hameaux troviĝas proksimume 25 km sudokcidente de Parizo, 10 km sudokcidente de Versailles kaj 20 km nordoriente de Rambouillet. La najbaraj komunumoj estas Voisins-le-Bretonneux norde, Guyancourt nordoriente, Châteaufort kaj Villiers-le-Bâcle oriente, Saint-Rémy-lès-Chevreuse sudoriente, Milon-la-Chapelle sude, Saint-Lambert sudokcidente kaj Trappes kaj Montigny-le-Bretonneux nordokcidente.

La historia centro de Magny-les-Hameaux estas vilaĝo nomata Magny-Village; krome, la komunumo enhavas sep vilaĝetojn (hameaux france): Le Bois des Roches, Buloyer, Romainville, Brouessy, Villeneuve, Gomberville kaj Cressely. Grandan parton de la teritorio okupas kampoj.


Notoj kaj referencoj redakti

  1. Insee. Populations légales 2009 - 78356-Magny-les-Hameaux (france). Alirita la 22-an de novembro 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti