Maguilla

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Maguilla [maGIja] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Maguilla
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06939
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 943  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 22′ N, 5° 50′ U (mapo)38.3675787-5.8375517Koordinatoj: 38° 22′ N, 5° 50′ U (mapo) [+]
Alto 526 m [+]
Areo 98 km² (9 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Maguilla (Hispanio)
Maguilla (Hispanio)
DEC
Maguilla
Maguilla
Situo de Maguilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maguilla [+]
vdr

La censita populacio en 2008 estis de 1.091 loĝantoj.

Situo redakti

Maguilla estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 526 m; je 137 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 97,9 km².

Ĝi limas kun Azuaga, Berlanga, Valencia de las Torres kaj Campillo de Llerena.

Historio redakti

Temas pri malgranda vilaĝo de la Campiña Sur ekstremadura, situa en la ĉirkaŭaĵoj de Berlanga, en teritorio pli apuda al Andaluzio. Laŭ Ortiz de Thovar "estis fondaĵo de maŭroj de Málaga" kiuj estus nominta ĝin Malaguilla (Malageto); de kie devenus la nomo de Maguilla, kio ŝajnas nur popola etimologio.

La populacio estis longe ĉirkaŭ 200 domoj, tio estas ĉirkaŭ 800 loĝantoj. Ĝi sendependiĝis en tempo de Filipo la 5-a.

Ekonomio redakti

La agrikulturo estas 72.9% de la laboranta populacio, sekve de la sektoro servoj 16,1%, la konstruado 6,7% kaj la industrio nur 4,3%.

Hgemonias la olivarbaro kaj la vitejoj. Dum en brutobredado porkoj, ŝafoj, bovoj, kaproj kaj kortobirdoj.

Festoj redakti

La karnavaloj estas tre popolaj. Du sinsekvaj semajnfinoj.

Antikve oni celebris la feston de la oficialigo de la soldatiĝontaj junuloj Quintos [KINtos], kiam oni festenis kokojn kaj oni ricevis monn de la vilaĝanoj.

Sankta Semajno Procezioj kaj dimanĉe kamparfesto.

Sankta Isidro Kamparano, kiam oni promenigis fortrancitan branĉon de anzino antaŭ ties bruligo.