Mahamadou Issoufou

niĝera politikisto

Mahamadou ISSOUFOU (naskiĝis en 1952 en Dandaji, Niĝero) estas niĝera politikisto kaj ekde la prezidanta baloto de 2011 ĝis en 2021 estis demokratie elektita ŝtata prezidanto de sia lando.

Mahamadou Issoufou
Persona informo
Mahamadu Isufu
Mahamadou Issoufou
Naskiĝo 1952
en Dandadji,  Franca Okcidenta Afriko
Etno Haŭsoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Niĝero vd
Alma mater Lernejo Nacia Supra de Minoj de Sankt-Stefano • Universitato de Parizo 6 vd
Partio Partio Niĝera por la Demokratio kaj la Socialismo vd
Familio
Edz(in)o Lalla Malika Issoufou • Aïssata Issoufou Mahamadou vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Issoufou jam en 1993 unuafoje kandidatis pri la prezidanta posteno, sed tiam malsukcesis kontraŭ la konkurantoj Mamadou Tandja kaj la tiam gajninta Mahamane Ousmane. Post kiam Ousmane la 27-an de marto 1993 elektiĝis prezidanto, li la 17-an de aprilo de tiu jaro nomumis Issoufou ĉefministro. Tiun postenon Isssoufou havis, ĝis Souley Abdoulaye transprenis la oficon la 28-an de septembro 1994. Dum la prezidanteco de Ousmane li laste de 1995 ĝis 1996 estis prezidanto de la Nacia Asembleo de Niĝero.

En julio 1996 li ree kandidatis pri la prezidanta posteno kaj tiam malsukcesis kontraŭ Ibrahim Baré Maïnassara, kiu ricevis 52 procentaĵojn de la voĉoj kaj kiun oni akuzis pri balota trompo.

En la prezidanta baloto de oktobro 1999 li atingis la finan balotoparton de nur du kandidatoj, sed tiam per 40 procentaĵoj de la voĉoj en novembro 1999 malsukcesis kontraŭ Mamadou Tandja - same estis en la sekva prezidanta baloto en novembro 2004. Post kiam li jam la unuan parton de la prezidanta baloto de 2011, li en la fina balotoparto la 14-an de marto 2001 per preskaŭ 58% de la voĉoj klare venkis kontraŭ sia konkuranto, la eksa ĉefministro Seini Oumarou. La 6-an de aprilo 2011 li oficiale ekoficis. Li nomumis Brigi Rafini ĉefministro. La 22-an de julio 2011, plano pri komploto je puĉo kaj je murdo de li estis malkovrita: majoro, leŭtenanto kaj tri aliaj niĝeraj armeanoj estis aretistitaj.

En 2021 li transdonis la postenon al Mohamed Bazoum.

Eksteraj ligiloj redakti