Maienfeld

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Maienfeld (komunumaro) kaj Maienfeld (stacidomo).

Maienfeld (prononcu majnfeld, en la romanĉa lingvo Maiavilla) estas historia urbeto, ĉefloko de la komunumaro Maienfeld kaj komunumo de la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2588 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. Maienfeld akiris mondan famecon pro la romano Heidi de Johanna Spyri, kiu ludas sur alpopaŝtejo de Maienfeld.

Maienfeld
Blazono de Maienfeld
Konsilia domo de Maienfeld
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Komunumaro Maienfeld
Koordinatoj  47° 0′ 29″ N 9° 31′ 52″ O / 47.00806 °N, 9.53111 °O / 47.00806; 9.53111 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 29″ N 9° 31′ 52″ O / 47.00806 °N, 9.53111 °O / 47.00806; 9.53111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2588
Areo 32,37 km²
Alteco 504 m super marnivelo
Poŝtkodo 7304
Komunumkodo 3953
Mapo de Maienfeld

Geografio redakti

Maienfeld situas ĉe la orienta flanko de Rejno sude de la landlimo kun Liĥtenŝtejno. La urbeto estas konata pro sia vino.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Maienfeld limas en okcidento al Bad Ragaz (SG), en okcidento kaj nordo al Fläsch, en nordo al la liĥtenŝtejnaj komunumoj Balzers, Triesen kaj Schaan, en nordnordoriento al la vorarlbergaj komunumo Nenzing en Aŭstrio, en oriento al Seewis en Prättigau, en sudokcidento al Jenins kaj Malans, en sudo al Igis kaj Zizers, kaj en okcidento al Mastrils.

Trafiko redakti

Tra Maienfeld pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 tra la pasejo Lutzisteig al Balzers en Liĥtenŝtejno kaj la svisa aŭtovojo A13. La urbo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Koiro tra Sargans al Zuriko.

Vidindaĵoj redakti

Ĉefa turisma allogilo Estas la tiel nomita Heidi-Vilaĝeto (Heidi-Doerfli), kiu supre de Maienfeld estis aranĝita ekzakte laŭ la priskirbo en la Heidi-romano de Johanna Spyri. La Heidi-Vilaĝeto allogas ĉiu-jare el la tuta mondo grandan amason da turistoj, kiuj deziras vidi la lokon, kie vivis la knabino Heidi. Heidi por multaj homoj estas reala persono, kvankam ŝi ja estas fantazia figuro de la aŭtorino.

Lingvoj redakti

En la orignine romanĉlingva urbo fine de 2004 92% de la loĝantaro parolis la germanan, kiu ek de la 16-a jarcento estas la oficiala lingvo de Maienfeld. La romanĉan parolis 2004 ankoraŭ 1,5% de la loĝantaro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Maienfeld datiĝas el la 4-a jarcento kiel Magia en la tiel nomita Tabula Peutingeriana. En la jaroj 1270 ĝis 1275 la Senjoroj de Apsermont konstuis la kastelon de Maienfeld, kiun poste grandigis la Grafoj de Togenburgo, kiuj regis en Malans de 1355 ĝis ilia formorto en 1465. En la jaro 1346 la urborajto de Maienfeld la unuan fojon estis dokumentita. En la 14-a jarcento valzoj eksetlis en Maienfeld kaj kreis diversajn setlejojn. En la jaro 1466 la Senjoroj de Brandis transprenis la kastelon, kiu ek de tiam laŭ ili nomiĝis Kastelo de Brandis kaj estas la rekonilo de la malnova urbocentro de Maienfeld. Komence de la 16-a jarcento la origine romanĉlingva urbo Maienfeld per la almigrintaj alemanoj kaj valzoj estis germanigita. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti