Maimiti (Maua Tua, Mi-Mitti, Ma Vatua, Isabella, Mainmast) estis filino de la tahitia ĉefo Tu kaj kunulino kaj edzino de Fletcher Christian (25-a de septembro 1764 - 3-a de oktobro 1793), estro de la ribelo sur la Bounty. Maimiti vivis de la fino de la 18-a ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Ŝi estis lojala al Fletcher ĝis lia morto la 3-an de oktobro 1793, kiu kunprenis ŝin de Tahitio al la Insulo Pitcairn. Fletcher geedziĝis kun Maimiti la 6-an de junio, 1789.

Maimiti
Persona informo
Naskiĝo
en Tahitio
Morto 14-an de septembro 1841 (1841-09-14)
en Pitkarna insularo
Loĝloko Pitkarna Insulo
Familio
Edz(in)o Fletcher ChristianNed Young
Infanoj Thursday October Christian • Charles Christian • Mary Ann Christian • Edward Young • Dorothy Young • James Young
vdr

Britaj maristoj kiuj vizitis la insulon en 1814 trovis nur John Adams kaj 9 tahitianojn kun infanoj vivantaj de la ribeluloj. Kun Maimiti, Fletcher havis tri infanojn, Thursday October Christian (14-a oktobro 1790 - 21-a aprilo 1831). Charles Christian (n. 1792) kaj Mary Ann Christian (n. 1793).

Kiam George Gardner alvenis al la insulo en 1841, li parolis malbone pri ŝi skribante "la plej perfektan bildon de maljuna virinaĉo, kiun mi iam ajn vidis."

Maimiti mortis pro la epidemio dum la vizito de Gardner. Verŝajne en aĝo inter 80 kaj 90.

Vidu ankaŭ redakti