La insulo Mainau estas, kun areo de 45 ha, la tria plej granda insulo de la Bodenlago. La insulo, kiu estas formita el molasaj kalkrokoj, situas en la nordokcidenta parto de la Bodenlago, en la Überlinger See, kiu formale konsideriĝas golfeto de la plej granda lagoparto, nomata Obersee. Ponto ligas la suda bordo de la Überlinger See kun la insulo, kiu krom tio ankaŭ havas ĝeton. La plej grandaj urboj en la ĉirkaŭaĵo estas Konstanz, Meersburg kaj Überlingen.

Mainau
enlanda insulo • parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoBaden-Virtembergo

Supermara alteco422 m ü. NHN [+]
Koordinatoj47° 42′ 18″ N, 9° 11′ 43″ O (mapo)47.7059.195278Koordinatoj: 47° 42′ 18″ N, 9° 11′ 43″ O (mapo)
Areo0,45 km² (44,7584 ha) [+]
Loĝantaro185 [+] (2008)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Mainau (Badenio-Virtembergo)
Mainau (Badenio-Virtembergo)
DEC
Mainau
Mainau
Lokigo de Badenio-Virtembergo en Germanio
Map
Mainau

Vikimedia Komunejo:  Mainau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La florbeleco de Mainau

Administracie la insulo apartenas al la urboparto Litzelstetten-Mainau de Konstanz, sed estas posedaĵo de la dinastio de Bernadotte, nobela familio de sveda deveno. Lennart Bernadotte, grafo de Wisborg (1909-2004) transformis Mainau-on al botanika ĝardeno kaj ŝatata turista allogaĵo. Krom tio la insulo situas laŭlonge la tiel nomata Supra-Ŝvabia Barokstrato (germane: Oberschwäbische Barockstraße).

Eksteraj ligiloj redakti