Maizamelo

amelo el maiza grajno

La maizamelo estas la amelo aŭ fajna faruno de maizo. Ĝi estas pli ofte konata en pluraj landoj kiel "Maizena" aŭ "Maicena" nomo de marko kiu iĝis propra nomo de la maizamelo en multaj el ĉi landoj kiaj Hispanio.

Malnova reklamado en fajenco en la metroo de Parizo

Uzo redakti

La maizamelo uziĝas por fari panon, pastaĵojn, biskvitojn, picojn, ktp. kaj kiel densigaĵon por supoj, varma ĉokolado, kustardoj, kukkremo , glaciaĵoj kaj eĉ poŝtelefonaj kovriloj. Ĝi estas uzata por ligi saŭcojn kaj kukojn.

La maizamelo estas baza ingredienco por la ellaborado de pastoj kaj desertoj por celiakuloj. Ĝi kutime uzeblas sola aŭ miksita kun rizfarunoterpomamelo, kaj por sukeraj kaj por salaj receptoj.

Ekster la kuira sfero, ĝi uzatas precipe por doni rigidecon al la kolumoj de la ĉemizoj kaj por la preparado de gluaĵoj.

La miksaĵo de amelo de maizo kun iom da akvo (1 volumo da akvo por 2 volumoj de amelo) estas bona ekzemplo de reodensiga fluido, tio estas ke ĝi entenas sin kiel likvaĵo malmulte viskoza kiam oni manipulas ĝin malrapide (ekscito al malalta frekvenco), sed kiu fariĝas tre viskoza, preskaŭ solida kiam oni manipulas ĝin rapide (ekscito al alta frekvenco). Tiu propreco faras pri tio ne neŭtonan fluidon.

Marko redakti

Maïzena estas marko de amelo de maizo deponita ekde 1891 (1862 laŭ la oficiala loko)

Ĝi estas la posedaĵo de la usona socio Conopco de la grupo Unilever kaj vendata en la tuta mondo.