La Maja rapo (Brassica rapa subsp. rapa var. majalis) estas legomo-planto, kies radiko estas manĝebla. Ĝi estas speciala formo de la rapo. Proksime parencas al la teltova rapeto kaj la aŭtuna rapo. La lasta estas rikoltata pli malfrue kaj estas pli granda. La maja rapo havas la nomon pro tio, ke ili estas rikoltataj en majo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maja rapo
majaj rapoj
majaj rapoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brasicaceae
Genro: Brasiko Brassica
Specio: B. rapa
Brassica rapa subsp. rapa var. majalis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kultivado redakti

La blanka-lila aŭ blanka rapo estas malnova kulturplano, kiu jam estis kultivata en la grek-romia antikvo. Antaŭ la enkonduko de la terpomo, la rapo ludis gravan rolon en Eŭropo. Ĝi enhavas multe da vitaminoj, mineraloj kaj proteinoj. La ŝelo enhavas relative altan procentaĵon de sinapo-oleoj. Tial rekomendindas la forpreno de la ŝelo, se la rapo estas krude manĝata. La folioj de la maja rapo povas esti manĝataj kiel spinaco; en kelkaj regionoj oni ankaŭ nur manĝas la folitigojn kiel folirapo.

La maja rapo estas dissemita aŭ en printempo por la maja rikolto aŭ en julio ĝis aŭgusto por la aŭtuna rikolto. Post ses ĝis ok semajnoj la rapo estas rikoltebla. La planto bezonas loman human kaj sablan grundon.

Heraldiko redakti

La maja rapo estas sur la blazono de la urbo Keutschach am See kaj estis la blazono de Leonhard von Keutschach.

Vidu redakti

Literaturo redakti

  • Udelgard Körber-Grohne: Nutzpflanzen in Deutschland – Von der Vorgeschichte bis heute, Nikol Verlagsgesellschaft, Hamburg 1995, ISBN 3-933203-40-6

Referencoj redakti

  1. Körber-Grohne, S. 163.