La majaj leĝoj estis aro de antisemitismaj deklaroj en la imperia Rusio, oficiale ellasitaj en majo de 1882 - fare de Aleksandro la 3-a - kiel „tempe limigitaj ordonoj“ (ruse Временные правила). Ili estis neniigitaj en marto de 1917 fare de la rusa revolucio.

La leĝoj limigis moveblecojn, laboreblecojn de la judoj.

Fono redakti

La atenco kontraŭ Aleksandro la 2-a la 13-an de marto de 1881 alportis pogromojn en suda Rusio, kiuj prilumigis la judan problemon. La registaraj oficistoj ŝuldigis la judojn kaj la liberalan politikon de Aleksandro la 2-a.

La ministro pri internaj aferoj Nikolaj Ignatjev vidis la problemon en kreskanta ekonomia influo de la judoj.

La leĝoj redakti

la leĝoj

  • malpermesis setliĝon de judoj ekster urboj, urbetoj
  • malpermesis ekonomian aktivadon ekster urboj, urbetoj
  • malpermesis komercadon de judoj en dimanĉo kaj kristanaj festotagoj

Tiuj leĝoj fakte malgrandgiis setliĝan zonon por la judoj. La 10-an de majo 1903 decidis la registaro permesi setliĝon de la judoj en 101 vilaĝoj. En marto de 1917, rekte post la februara revolucio, la leĝoj estis aboliciitaj.