Majmuna bint al-Harith

Majmuna bint al-HarithMaymuna bint al-Harith (en araba ميمونه بنت الحارث), ĉirkaŭ 594–673, estis edzino de la profeto Mohamedo, kaj konsiderata de islamanoj kiel "patrino de la kredantoj". Pli longnome Majmunah bint al-Harith al-Hilalijah (arabe مَيْمُونَة بِنْت ٱلَحَارِث ٱلْهِلَالِيَّة‎, Majmūnah bint al-Ḥāriṯ al-Hilālījah).[1]

Majmuna bint al-Harith
Persona informo
مَيْمُونَة بِنْت ٱلَحَارِث ٱلْهِلَالِيَّة‎
Naskiĝo ĉirkaŭ 594
en Mekko
Morto ĉirkaŭ 673
en Mekko
Tombo Mekko vd
Religio islamo vd
Ŝtataneco arabo vd
Familio
Patrino Hind bint Awf vd
Gefratoj Salma bint Umays • Asma bint Umays • Lubaba bint al-Harith • Zajnab bint Ĥuzajma • Loubaba bint Al-Harith vd
Edz(in)o Abu Ruhm ibn Abd al-Uzza • Mohamedo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia origina nomo estis Burrah aŭ Barrah, sed Mohamedo ŝanĝis ĝin al Majmuna. Ŝia patro estis al-Harith ibn Hazn, de la tribo Banu Hilal de Mekko, kaj ŝia patrino estis Hind bint Aŭf, de la tribo Himyar de Jemeno. Ŝia fratino estis Lubaba bint al-Harith. Ŝi havis ankaŭ du patrinflankajn fratinojn, Asma bint Umajs kaj Salma bint Umajs, kiuj edziniĝis al Abu Bakr kaj al Hamza ibn Abdul-Muttalib, respektive.[2]​ Ibn Kathir mencias tradicion, laŭ kiu ankaŭ Zajnab bint Ĥuzajma (alia edzino de Mohamedo) estis ankaŭ patrinflanka fratino.[3]

Ŝi edziniĝis al Mohamedo kiam li estis sesdek-jaraĝa kaj ŝi tridekses-jaraĝa, en la jaro 630. Per tio ŝi akiris bonan vivon kaj monon post lia morto, ĉar ŝi estis probable vidvino aŭ divorcinta. Zajnab bint Ĥuzajma, la antaŭa edzino de Mohamedo kiu estis mortinta iomete antaŭe, estis ŝia patrinflanka duonfratino. Majmuna dediĉis sin al Korano kaj vivis kun Mohamedo dum tri jaroj, ĝis lia morto, laŭ la libro "La edzinoj de la mesaĝisto de Allaho", de Muhammad Swaleh. Ŝi mortis dum la kalifeco de Mu'aŭija, estante okdek-jaraĝa.

Notoj redakti

  1. Understanding the Islamic Law, Raj Bhala, Section: Maymuna bint al-Harith. "According to sources Maymuna bint al Harith (594-674) was the last woman whom Prophet Mohammad married."
  2. Muhammad ibn Jarir Al-Tabari, Tarik ul-Rasul wa'l-Muluk, vol. 39. Tradukita de Landau-Tasseron, E. (1998). Biographies of the Prophet's Companions and Their Successors, p. 201. New York: State University of New York Press.
  3. Ismail ibn Umar ibn Kathir, Al-Sira al-Nabawiyya, vol. 3. Tradukita de Le Gassick, T. (2000). The Life of the Prophet Muhammad, p. 122. Reading, U.K.: Garnet.

Bibliografio redakti

  • Alfred Guillaume, The Life of Muhammad: traduko de la verko de Ibn Ishaq nome Sirat Rasul Allah.