majo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2006
tagoj

Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum majo de 2006.

Merkredo, 31-a de majo 2006 redakti

  • Litovia ĉefministro ekde 2001 Algirdas Brazauskas anoncis pri sia deposteniĝo. La oficiala proceduro estas planata por la 1-a de junio. En social-demokratia partio de Litovio oni konfirmas la informon, ke Brazauskas decidis foriri el politiko.
  • Finiĝis la kuna milita trejnado de limgardistoj el Kartvelio kaj Turkio. La trejnado okazis en la ĉelimaj teritorioj de ambaŭ ŝtatoj.

Mardo, 30-a de majo 2006 redakti

Lundo, 29-a de majo 2006 redakti

  • Germana koncerno Volkswagen AG malfermos novan aŭtoproduktan fabrikon en rusia urbo Kaluga. Interkonsento pri tio estas subskribita en Moskvo. La nova fabriko ekfunkcios en 2008 kaj produktos ĝis 115 mil aŭtojn jare.
  • En Kirgizion venis reprezentantoj de Usono por trakti pri la usona militbazo en internacia flughaveno "Manas". Antaŭe en aprilo prezidento de la azia ŝtato Kurmanbek Bakijev disaŭdigis anoncon pri la ebla forigo de la bazo, se kondiĉoj de ĝia ekzisto ne estos retraktitaj. La militbazo aperis en Kirgizio fine de la jaro 2001 por subteni operacion en Afganio.

Dimanĉo, 28-a de majo 2006 redakti

  • Preskaŭ 4600 mortintojn kaj 20000 vunditojn postulis laŭ lasta bilanco la sabata tertremo sur la indonezia insulo Javo. Sed eĉ ne tio estas lastaj numeroj, atentigas lokaj oficejoj. Indonezio formale petis mondajn komunumojn por doni humanan helpon. Internacia komitato de Ruĝa Kruco elvokis amasigi tujan kontribuon el alteco de 9,8 milionoj da dolaroj. Helpon proponis multaj landoj, inter ili Britio, Usono, Kanado, Aŭstralio, Ĉinio, Rusio kaj Ĉeĥio.

Sabato, 27-a de majo redakti

  • Forta tertremo, kiu trafis la eksan indonezian ĉefurbon Yogyakarta kaj ties ĉirkaŭaĵon sur insulo Javo, postulis minimume 2914 viktimojn. Pluaj minimume 2900 personoj suferis vundojn.
  • En Grozno oni anoncis venkinton de la konkurso "Belo de Ĉeĉenio". Krom krono la gajninta knabino ricevis senpagan vojaĝon al Eŭropo kaj aŭton. La beleckonkurso estis aranĝita kongrue kun lokaj striktaj tradicioj: sen montro de nuda korpo, kun aparta atento al scipovoj de la knabinoj.
  • Polico de Kartvelio ostaĝigis 42 loĝantojn en diversaj loĝlokoj de Suda Osetio, etnajn osetojn, la ostaĝoj estis translokitaj al urbo Gori. Post pridemando preskaŭ ĉiuj ostaĝoj estis liberigitaj. Kelkaj el ili poste rakontis, ke demandintoj batis ilin.

Vendredo, 26-a de majo redakti

Ĵaŭdo, 25-a de majo redakti

  • En Almato, iama ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Kazaĥio, okazis Festo de fontanoj. La festa programo envolvis 82 fontanojn de la urbo, 10 el ili estis rekonstruitaj en kuranta jaro.

Merkredo, 24-a de majo redakti

  • Parlamento de memproklamita ŝtato Ĉednestrio abolis sian decidon de 1993 pri formo de konfederacio kun Moldavio. En 2003 rezulte de longaj pritraktoj la registaroj de Moldavio kaj memregata Ĉednestrio preskaŭ venis al la plano unuiĝi en federacion, tamen lastmomente Moldavio ne akceptis tion. Unueca (nefederacia) ekzisto en Moldavio ne estas konsiderata en Ĉednestrio kiel bona solvo.

Mardo, 23-a de majo 2006 redakti

  • Amnestio Internacia elsendas novan jaran raporton. Ĝi kunigas informojn pri problemojn de homaj rajtoj en 150 landoj dum 2005. Ŝokaĵoj estas ke eĉ en la plej granda demokratio kaj en la plej malnova demokratio, tiu NRO rimarkiĝas malbonaĵojn. Ekzemple interalie torturoj en Usonaj prizonoj, atingoj al homaj rajtoj en leĝaj projektoj en Britio, ..
  • La oficiala rezulto de la referendumo pri la sendependeco de Montenegro estas jena: 55,5% por sendepengiĝo; 44,5% kontraŭ sendependiĝo. Necesis 55% por sendependiĝo. Do Montenegro sendependiĝos de Serbio-Montenegro,, kiu do ŝanĝos sian nomon al Serbio.
  • En rusia regiono Karaĉaj-Ĉerkesio pro tre forta kaj daŭra pluvo (40 mm/h) leviĝis akvonivelo en riveroj. Ĉirkaŭ 100 domoj estis parte inunditaj, kvar domoj estas detruitaj. Neniu el homoj vundiĝis. En la stratoj kaj putoj restis multe da koto.
  • Iranaj azerioj amase protestis en kelkaj urboj de la irana provinco Suda Azerbajĝano. Eĉ pli grandaj manifestacioj estas antaŭplanitaj por la 28-a de majo.

Dimanĉo, 21-a de majo 2006 redakti

Sabato, 20-a de majo 2006 redakti

Vendredo, 19-a de majo 2006 redakti

Ĵaŭdo , 18-a de majo 2006 redakti

  • Eŭropa Unio rifuzis akcepton de Litovio al ŝtataro uzanta eŭron. Tio ĉagrenigas litoviajn politikistojn, sed simplaj loĝantoj de la ŝtato ĝojas pri tio — tion montras opinisondoj. Ekuzo de eŭro anstataŭ litova lido (la nuna monunuo) povus kaŭzi altiĝon de prezoj.
  • 115 el 133 deputitoj de regiona parlamento en Donecka provinco de Ukrainio voĉdonis por la regiona leĝo, kiu proklamas la rusan lingvon "regiona lingvo". Antaŭe similan oficialan statuson oni donis al la rusa en tri aliaj ukrainiaj regionoj. Fortiĝas movado por proklamo de la rusa kiel la dua oficiala lingvo de Ukrainio.

Mardo , 16-a de majo 2006 redakti

Lundo, 15-a de majo 2006 redakti

Dimanĉo , 14-a de majo 2006 redakti

  • Pli ol cent domoj estas parte subakviĝintaj en vilaĝoj de orienta Kartvelio, kie fortaj pluvoj kaŭzis inundon. La inundo damaĝis ankaŭ la kampojn, vojojn kaj pontojn.

Vendredo , 12-a de majo 2006 redakti

  • 200 homoj apud Lagoso (granda urbo en Niĝerio) mortis, kiam naftodukto eksplodis. Supozeble, la ekflamiĝo de la nafto okazis, kiam oni provis fari neleĝan elprenon de nafto el la dukto.

Merkredo, 10-a de majo 2006 redakti

  • Matene en Palestino gvidantoj de la du ĉefaj arabaj movadoj "Hamas" kaj "Fath" interkonsentis pri ĉeso de interbataloj kaj pri kunlaboro en politikaj kadroj. Estas jam ne la unua fojo, kiam simila interkonsento estas atingita, sed ĉi-foje la vortigoj estas pli striktaj.
  • En Francio tiu tago estas la unua tago de la rememoro de la abolo de la sklaveco. Tiu dato korespondas al la tago, kiam la sklaveco estis rekonita en Francio kiel krimo kontraŭ humaneco.

Mardo, 9-a de majo 2006 redakti

Lundo, 8-a de majo 2006 redakti

Sabato, 6-a de majo 2006 redakti

Vendredo, 5-a de majo 2006 redakti

Ĵaŭdo, 4-a de majo 2006 redakti

  • Averto pri cunamo estis proklamita por Fiĝioj kaj Nov-Zelando koncerninta tertremon je 7,9 (momant-magnituda skalo) okazinta en Tongo je 15:26 UTC (loka tempo: 04:26 4-a de majo). La averto estis nuligita, kiam oni trovis, ke la tertremo ne kaŭzis grandan cunamon. Apud Nukualofo, la ĉefurbo de Tongo, oni registris nur malgrandan cunamon (altan je 20 cm).

Merkredo, 3-a de majo 2006 redakti

Mardo, 2-a de majo 2006 redakti

  • L'IUCN (Internacia Unio por la konservo de naturo - IUKN) aperigis sian ĉiujaran ruĝan liston hodiaŭ en Ĝenevo, Svisio. Ĝi recenzas 40.169 speciojn kaj konstatas, ke 16.119 el ili estingiĝas. Triono el tiuj verŝajne mortontaj specioj estas amfibioj, kiuj estas facile trafataj per ekologiaj difektadoj far homoj.

Lundo, 1-a de majo 2006 redakti