majo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en majo 2016:

1-a de majo
  • Libano Tago de laborista lukto en multaj landoj. En Bejruto, por unua fojo en arabaj landoj, oni organizis lukton de hejmlaboristinoj, ĉefe el Azio kaj Afriko, kiuj manifestaciis surstrate postulante laborrajtojn.
3-a de majo
  • Indonezio En la provinco Papuo de Indonezio ĉirkaŭ 2 000 personoj estis arestitaj kiam protestis kontraŭ la aligo de la provinco al Indonezio. El ili kelkaj centoj restis arestitaj.
5-a de majo
  • Kanado Enormaj incendioj ĉirkaŭ la kanada urbo Fort McMurray devigas elhejmigon de ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj.
6-a de majo
  • Turkio Sirio Ĵurnalistoj Can Dundar kaj Erdem Gul kondamnitaj al enprizonigo de kvin jaroj ĉar ili disvastigis informojn pri sendo de armiloj el Turkio al Sirio.
7-a de majo
8-a de majo
  • Grekio Grekaj civitanoj protestas kontraŭ nova ŝparprogramo, kiu mallongigas la pensiojn kaj ŝparus 1,8 miliardojn da eŭro por la fisko.
9-a de majo
11-a de majo
  • Irako Atenco kontraŭ merkato kaj aliaj du atencoj kontraŭ kvartaloj de ŝijaistoj en Bagdado okazigas ĉirkaŭ 100 mortojn.
15-a de majo
  • Irako 11 mortoj kaj 21 vunditoj pro atako kontraŭ ŝtata gasfabriko en Taji (42 km norde de Bagdado), en Irako.
  • Jemeno 25 personoj mortis konsekvence de memmortiga atenco kontraŭ policejo en Mukalla (sudo de Jemeno).
19-a de majo
21-a de majo
23-a de majo
  • Sirio Cento da mortoj pro diversaj atencoj fare de Islama Ŝtato ĉe la marborda regiono de Sirio.
24-a de majo
29-a de majo