Major Quincy Jr. Holley, ankaŭ Mule Holley (* 10-an de julio 1924 en Detrojto, Miĉigano; † 25-an de oktobro 1990 en Maplewood, Nov-Ĵerzejo), estis usona ĵaz-basisto.

Major Holley
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1924 (1924-06-25)
en Detrojto
Morto 25-an de oktobro 1990 (1990-10-25) (66-jaraĝa)
en Maplewood
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Cass Technical High School
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • universitata instruisto • komponisto
vdr

La unuaj instrumentoj de Holley estis violono kaj tubjo, dum la servo en la usona mararmeo li transiris al kontrabaso. Post la militservo li prezentis kun muzikistoj kiel Dexter Gordon, Charlie Parker kaj Ella Fitzgerald, ludis en 1950 siajn unuajn (nepublikigitajn?) sonregistradojn duope Oscar Peterson kaj fariĝis apud Charlie Smith membro de la triopo de Peterson.

Inter 1954 kaj 1956 li laboris kiel studiomuzikisto por BBC en Londono, antaŭ ol li en 1958 partoprenis koncertvojaĝon tra kun la bando de Woody Herman. Post reveno en Usonon li aliĝis en 1959 al la kvinopo de Al Cohn kaj Zoot Sims. En la 1960-aj jaroj li laboris denove kiel studiomuzikisto kaj prezentis interalie kun la Kenny Burrell Trio, Coleman Hawkins, Roy Eldridge, Quincy Jones kaj Duke Ellington (1964). Inter 1967 kaj 1970 li instruis ĉe Berklee College of Music en Bostono.

En la sekva tempo li entreprenis koncertvojaĝojn tra Eŭropo kun Helen Humes kaj la Kings of Jazz, surdiskigis kun Slam Stewart, Lee Konitz (1975), Roland Hanna (1979), Michel Legrand, Milt Buckner kaj Jay McShann kaj prezentis jue diversaj eŭropaj ĵazfestivaloj.

Diskoj redakti

  • Mule kun Gerard Badini, Ed Thigpen, Gerry Wiggins, 1974
  • Excuse Me, Ludwig kun Oliver Jackson, Gerry Wiggins, 1977
  • Major Step kun Han Bennink, Rein de Graaff, Joe Van Enkhuizen, (1990) 2000