Majstro Eckhart

germana teologo

Eckhart von Hochheim (naskiĝis ĉirkaŭ 1260 en Tambach aŭ en Hochheim, mortis antaŭ la 30-a de aprilo 1328 en Avinjono) estis germana dominikana monaĥo, fondinto de la germana mistikismo, skolastika verkisto kaj predikisto. Lia panteisma mistiko kelkfoje proksimiĝas al ateismo. Li forĵetis la eksteraĵojn de la religioj.

Majstro Eckhart
Persona informo
Meister Eckhart
Naskonomo Eckhart
Naskiĝo ĉirkaŭ 1260
en Nessetal, Duklando Turingio,  Sankta Romia Imperio
Morto antaŭ la 30-a de aprilo 1328
en Avignon, Reĝlando Arles,  Sankta Romia Imperio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinamezaltgermana vd
Loĝloko Erfurto vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo filozofo • teologo • universitata instruisto vd
Laborkampo teologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Majstro-Eckhart-portalo de la dominikana preĝejo de Erfurto.

Vivo redakti

  • 1277: La junulo eniras la Dominikana monaĥejon en Erfurto. Poste li komencas ĝeneralan studon en Kolonjo, eble ankoraŭ ĉe Albertus Magnus. Li ĉefe legas verkojn de Aŭgusteno de Hipono, Tomaso de Akvino, Skoto Eriugena kaj la novplatonistoj. Dum la disputo pri la universalaĵoj li estas ĉe la flanko de la realistoj.
  • 1293: Eckhart iĝis prioro de la erfurta monaĥejo kaj vikario de tuta Turingio.
  • 1302: Li instruas ĉe la Sorbono kiel profesoro de teologio.
  • 1304: Li iĝis provinciestro de la nove kreita ordena provinco de Saksio.
  • 1306: Eckart iĝis ĝenerala vikario de Bohemujo.
  • 1311: Li iras Parizon denove instruonte. Tie li planas la verkon Opus tripartitum, kiu restas nefinita. Nur kelkaj ekzegezaĵoj de la Biblio el la planita tria parto estis skribitaj (latinlingve). Sed liaj plej gravaj verkoj estis ĉirkaŭ 100 germanlingvaj predikoj kaj traktaĵoj, la Buch der göttlichen Tröstung, la Rede der underscheidunge kaj Von abgescheidenheit. Tie Eckart reprenis novplatonisman tradicion: mistike la ĉeesto de Dio traviveblus.
  • 1314: Eckart estas majstro kaj profesoro de teologio en Strasburgo, poste en Kolonjo kaj Frankfurt am Main.
  • 1326: La kolonja ĉefepiskopo von Ochsenstein komencigis inkvizician proceduron kontraŭ li - kaj Eckhart ege protestas.
  • 1327: Eckart mortis, verŝajne en Avinjono.
  • 1329: Aperas papa buleo kondamnanta 26 frazojn de Eckart kiel herezajn.

Literaturo redakti

  • Dietmar Mieth: Fascino hodiaŭa de Majstro Eckhart, eldonita de Evangelische Predigergemeinde Erfurt, 2015 (traduko el la germana) esperante

Eksteraj ligiloj redakti