La Ribelo de la Makabeoj (en hebrea, מרד החשמונאים‎: מרד החשמונאים‎; en greka, Επανάσταση των Μακκαβαίων: Επανάσταση των Μακκαβαίων) estis ribelo fare de la judoj, kiu okazis el 167 ĝis 160 a.K., estrita de la Makabeoj kontraŭ la Seleŭkia Imperio kaj la influo de helenismo en la vivo de judoj. Ĉio ekis kiam juda pastro Matatiaso murdis helenigitan judon. Post unu jaro lia filo Jehuda la Makabeo estris ribelon kontraŭ la regado de seleŭkoj, sed direktita dekomence kontraŭ la helenigitajn judojn. Poste tio iĝis milito de geriloj. Finfine la ribelantoj eniris sukcese en Jerusalemo kaj reestablis la judajn praktikojn. Poste ili alianciis kun la Romia Imperio.

Tombo de la Makabeoj en Mevo Modi'im.