Makabeaj fratoj

grupo de judaj ribelantoj kiuj prenis kontrolon de Judeo
(Alidirektita el Makabeoj fratoj)

La Makabeaj fratojfratoj Makabeoj (hebree מכבים, Makabim signifante martelantoj) estis familio kiu gvidis la judan ribelon kontraŭ la Antioĥo la 4-a de la seleŭkida dinastio de la jaroj -175 al -164, (-2-a jarcento. El ili naskiĝis kaj instaliĝis la dinastio kiu regnis sur Judeo kun la nomo de Makabea dinastio kiun ene la greka okcidento oni difinis hasmonean (el Hasmon, ilia antikvulo).

Makabeaj fratoj
Dinastio
liberiga movado • gerila organizaĵo
Apero -167 vd
Lando Seleŭkio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Historio redakti

Venkitaj de la romianoj en la Batalo de Magnesia (jaro -190), la Seleŭkida disnastio estis devigata pagi ekscesan militreparacion kaj por rasti la bezonatan monon ĝi ne hezitis prirabi la templojn. Antioĥo la 4-a, kontraŭ privilegioj favoraj al hebrea elito jam praktike helenigita, sukcesis alproprigi al si la trezoron de la Templo de Jerusalemo, kiun li malkonsekrigis kaj destinis al la kulto de la pagana Zeŭso Olimpa. La sacerdoto Matatia mortigis la apostatan judon ŝarĝitan gvidi la novan kulton kaj rifuĝiĝis sur la montoj kune kun siaj kvin gefiloj kaj sennombra sekvuloj, komencigante tiel la militan ribelon nomitan Makabea ribelo. Ĉe la morto de Matatia (jaro -166), lia filo Judaso gvidis la ribelulojn kontraŭ la seleŭkida armeo, okupis Jerusalemon kaj rekonsekrigis la Templon al la kulto de la Sinjoro-Javeo (jaro -164); memore de tiuj eventoj estis kreita la festo de Ĥanuka (festo de la lumoj).

La grandaj dotoj de nepacigebla kondotiero altiris al Judaso la kromnomon de Makabeo (martelo, martelanto) kiu poste pasis al la tuta familio. Judaso makabea mortis en batalo en la jaro -161, kaj al li posteulis lia frato Jonata kiu, profitante de aliancoj kun malamikoj de la seleŭkida reĝo Demetrio la 1-a sukcesis tiun bremse bridi antaŭ ol estis mortigita. Al Jonata oni atribuas la estiĝon de la nova reĝa dinastio kiu li nomis Asmonea. La lasta de la filoj de Matatia, Simono, venkobatis ekspedicion de Antioĥo la 7-a sed mortis dum postaj tumultoj (jaro -135).

Makabeoj kaj bibliaj libroj pri Makabeoj redakti

Ilia eventoj, sukcesoj kaj malsukcesoj, kaj precipe ilia arda fido estas rakontataj en la unua kaj dua libroj de Makabeoj, kanonikaj laŭ la Katolika Eklezio kaj diversaj orientaj ortodoksaj eklezioj. Iuj eklezioj akceptas en sia kanono ankaŭ trian kaj eĉ kvaran librojn de Makabeoj.

Kulto redakti

La Makabeaj fratoj estas konsiderataj sanktuloj ĉe la Katolika Eklezio kiu ilin liturgie memorigas la 1-an de aŭgusto. Ankaŭ aliaj kristanaj eklezioj konfesantaj la kulton al la sanktuloj ilin honoras per liturgia kulto. Sed en la kristana tradicio, la nomo de Makabeoj estas rezervita al la sep filoj kaj al ilia heroa patrino, kies martiriĝo estas rakontata ĉe la ĉ. 7-a de la dua libro de Makabeoj. Popola tradicio volus ke pri ili estas konservataj ankaŭ relikvoj. Ĉu en tiu honorigo estas inkluzivitaj ankaŭ la filoj de Matatia, la protagonistoj de la refaro de la Javea Kulto? La Roma martirologio aludas nur al la sep fratoj kaj al ilia patrino.

 
supozitaj relikvoj de la sep sanktuloj Makabeaj honorataj en preĝejo de Kolonjo (Germanio).

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Peter Schäfer, Histoire des Juifs dans l'Antiquité, Parizo, 1989
  • Klaus Bringmann, Hellenistische Reform und Religionverfolgung in Judäa. Eine Unterschung zur jüdisch-hellenistischen-Geschichte (175-163 v. Chr., Göttingen, 1983.