Makadamio estas genro el la planta familio de Proteacoj ( Proteaceae ). Ĝi estas konata ĉefe pro la "makadamiaj nuksoj", kiuj estas la fruktoj de la ĉ. 5 metrojn alta arbo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Macadamia
Macadamia integrifolia folioj kaj nuksoj
Macadamia integrifolia folioj kaj nuksoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Protealoj Proteales
Familio: Proteacoj Proteaceae
Genro: Macadamia
F.Muell.
Specioj

Macadamia claudiensis
Macadamia grandis
Macadamia hildebrandii
Macadamia integrifolia
Macadamia jansenii
Macadamia ternifolia
Macadamia tetraphylla
Macadamia whelanii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
La nuksoj de makadamio (Macadamia integrifolia) sur la arbo
Plantejo de unu el la specioj de makadamio (Macadamia integrifolia)
Unu el la specioj de makadamio (Macadamia tetraphylla)
Unu el la specioj de makadamio (Macadamia tetraphylla)
Makadamiaj nuksoj, nekuiritaj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 720 kkal   3000 kJ
Karbonhidrato 13.82 g
- Amelo 1.05 g
- Sukeroj 4.57 g
- Fibro 8.6 g
Graso 75.77 g
- saturitaj grasoj 12.061 g
- mononesaturitaj 58.877 g
- polinesaturitaj 1.502 g
Proteino 7.91 g
Akvo 1.36 g
Vitaminoj
Tiamino (B1-vitamino)  1.195 mg 92%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.162 mg 11%
Nikotina acido (B3-vitamino)  2.473 mg 16%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.758 mg 15%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.275 mg 21%
C-vitamino  1.2 mg 2%
E-vitamino  0.54 mg 4%
Mineraloj
Kalcio  85.0 mg 9%
Fero  3.69 mg 30%
Magnezio  130.0 mg 35% 
Mangano  4.131 mg 197% 
Kalio  368.0 mg 8%
Zinko  1.3 mg 13%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle
Unu el la specioj de makadamio (Macadamia ternifolia)

Hejmo kaj kultiva areo redakti

La plantoj venas origine el la pluvarbaroj de Kvinslando en orienta Aŭstralio, el la limanta Novsudkimrio, el Novkaledonio kaj Macadamia hildebrandii el la indoneza insulo Celebes.

Malgraŭ la grandaj postuloj de la arbo, ĝi estas kultivata ekster Aŭstralio ankaŭ en Havajo, Sud-Afriko kaj certaj regionoj en Nord- kaj Sud-Ameriko.

Historio redakti

La aŭstralazian plantan genron priskribis ĉ. 1857 la botanikisto Ferdinand von Müller kaj Walter Hill, direktoro de la botanika ĝardeno de Brisbane. La planto ricevis sian nomon laŭ la sciencisto John McAdam. La unua priskribita specio estis Macadamia ternifolia.

Specioj kiel Macadamia tetraphylla kaj Macadamia integrifolia validas hodiaŭ kiel endanĝerigitaj specioj en Novsudkimrio.

La nuksoj redakti

 
La freŝa makadamia nukso kun perikarpo (ĉirkaŭfrukto)
 
Makadamio-nuksoj, maldekstre kun ŝelo, dekstre senŝeligite

La nuksoj estas riĉa nutrofonto de proteino kaj graso; ili apartenas al la plej bongustaj kaj fajnaj nuksoj. Ĉar la kultivado de la planto estas malfacila, la plua prilaborado komplika kaj la postulo je ĝi estas grandega, ĝi apartenas al la plej kostaj nuksoj de la Tero.

 
Unu el la specioj de makadamio, blankaj floroj
 
Unu el la specioj de makadamio (Macadamia integrifolia), blankaj floroj

La nuksoj maturiĝas sur la arboj kaj post rikolto oni ripozigas ilin dum unu monato en bone aerumita loko. Pli poste ili estas senŝeligitaj kaj ripozigitaj dum unu plua monato, por redukti la akvoentenon je du procentoj.

La nuksoj aperas en la komerco senescepte kiel ŝenŝeligitaj kaj prilaboritaj, ĉar la ŝelo estas tre dura kaj dika. Plimulto de la nuksorompiloj estas malkonvenaj por rompi ĝin. Por la disrompo necesas specifa spindela nuksorompilo.

Krom la granda grasoenteno, la nuksoj enhavas ankaŭ vitaminon B, kalcion, feron, fosforon. La oleo trovas uzon ankaŭ en la kosmetika industrio aŭ kiel ekskluziva korpoleo.

Sistematiko redakti

Oni povas diferencigi 10 speciojn, kiujn oni povas dividi en 4 grupojn. Ekonomie gravas nur du specioj: Macadamia tetraphylla (la nuksoj havas krudan ŝelon kaj ne konvenas por rostado) kaj Macadamia ternifolia (kun glataj, sed iom pli maldikaj ŝeloj). Nur tiuj ĉi du specioj havas manĝeblajn nuksojn, la aliaj estas tro amaraj por ĝui ilin.

Genro Macadamia :

  • Grupo 1
    • M. whelani
    • M. hildebrandii
  • Grupo 2
    • M. ternifolia (vidu la foton)
    • M. integrifolia (vidu la foton)
    • M. tetraphylla (vidu la foton)
  • Grupo 3
    • M. prealta
    • M. heyana
  • Novkaledonia grupo (necerta)
    • M rousselii
    • M. veillardii
    • M. francii

Eksteraj ligiloj redakti