Makahiki estas la Novjara festivalo de antikva Havajo, honora al la dio Lono de la Havaja religio.

Hoʻokupu proponoj al la Havaja dio Lono dum la hookupu protokolprezentado de Makahiki festivalo en la militbazo Bellows Air Force Station en Waimanalo, Havajo, 2010.
Havajaj luktoludoj dum Makahiki.

Ĝi estas feria sezono por kvar sinsekvaj lunmonatoj, proksimume el Oktobro aŭ Novembro tra Februaro aŭ Marto. La fokuso de tiu sezono estis tempo por ke viroj, virinoj kaj ĉefoj ripozu, plifortigu la korpon, kaj havu grandajn festojn por rememorado (‘aha’aina ho’omana’o). Dum la Makahiki sezono, laboro estis malpermesita kaj estis tagoj por ripozo kaj festo. La Havajanoj dankis al la dio Lonoikamakahiki pro ties zorgo. Li alportis vivon, benojn, pacon kaj venkon al la lando. Ili preĝis ankaŭ al la dioj pro la morto de siaj malamikoj. Maka’ainana (komunumanoj) preĝis ke la teroj de ilia ali’i (ĉefo) estu pliigitaj, kaj ke ilia propra fizika sano kun la sano de iliaj ĉefoj estu plej bonfarta.[1]

En antikvaj epokoj, okazis multaj religiaj ceremonioj dum tiu periodo. Komunumanoj ĉesis labori, faris proponojn al la ĉiefo aŭ aliʻi, kaj pasigissian tempon praktikante sportojn, feste, dancante kaj plinovigante komunumajn ligilojn. Dum la kvar lunmonatoj de la Makahiki sezono, estis malpermesita milito, kio estis uzata kiel "rite deciditaj rimedoj por sekurigi, ke nenio malbona efiku al la rikoltoj."[2]

Nuntempe, la Aloha Festivaloj (origine la Aloha Semajno) celebras la Makahiki tradicion.[3]

Notoj redakti

  1. Hawaiian Antiquities Mo'olelo Hawai'i. David Malo. 1898.
  2. Kirch, Patrick Vinton (2010). "How Chiefs Became Kings: Divine Kingship and the Rise of Archaic States in Ancient Hawai'i" (Subskribo postulita). Berkeley, CA, USA: University of California Press – via ProQuest ebrary.
  3. Mary Kawena Pukui kaj Samuel Hoyt Elbert (2003). "lookup of makahiki". in Hawaiian Dictionary. Ulukau, the Hawaiian Electronic Library, University of Hawaii Press. Alirita la 26an de Oktobro, 2018.

Bibliografio redakti

  • Handy, E. S. C. Ancient Hawaiian Civilization. Honolulu, HI: Mutual Publishing, 1999.
  • Handy, Edward Smith Craighill; Handy, Elizabeth Green; Pukui, Mary Kawena Native Planters in Old Hawaii: Their Life, Lore, and Environment. Honolulu: Bishop Museum Press, 1972 (rev. eld. 1991). ISBN 0-910240-11-6
  • "The Rebirth of Makahiki" Article about past and current Makahiki activities. Maui No Ka 'Oi Magazine Vol.10 No.4 (September 2006)
  • "Makahiki - The Hawaiian New Year" reta artikolo pri Makahiki tradicioj.