Unuavice en filmo, sed eventuale ankaŭ en romano ktp, makgufino (angle MacGuffin) estas rakont-arta preteksto, dekomenca elemento de la intrigo, arbitre elektita por startigi ĝin altirante la atenton de la rolulo(j) kaj de la publiko. La koncepton formulis la brita reĝisoro Alfred Hitchcock, majstro de suspenso.

Intervjuate en 1966 de François Truffaut, Hitchcock klarigis la etimon de MacGuffin per jena rakonto:

"Ĝi eble estas skota nomo, prenita el historio pri du viroj en trajno: Unu el ili diras 'Kio estas la pako tie supre sur la valizrako?'; kaj la alia respondas 'Ha, tio estas makgufino.' La unua demandas 'Kio estas makgufino?'; 'Nu,' la alia diras 'ĝi estas aparato por kapti leonojn sur la Altaj Landoj de Skotujo.' La unua diras 'Sed ne estas leonoj sur la Altaj Landoj', kaj la unua respondas 'Nu, tiukaze ne estas makgufino!'. Vi komprenas, ĉu ne?, makgufino estas fakte nenio."

(En aliaj versioj la fino malsamas: "La unua viro diras 'Sed ne estas leonoj sur la Altaj Landoj', kaj la alia respondas 'Tio montras kiom ĝi efikas!'")

Makgufinoj en kino redakti

En filmoj de Hitchcock redakti

Ekzemplon de makgufino en Hitchcock'a filmo estas la uranio kaŝita en vinboteloj en la filmo "Notorious": la intrigo okazas pro ĝi, sed krom tio ĝi nenion signifas. Tute same oni povintus uzi diamantojn (kion oni fakte proponis kiel alternativan makgufinon dum la filmproduktado), oron aŭ eksterordinare raran vinon kiel motoron de la intrigo.

Unu el la plej memorindaj makgufinoj far Hitchcock troviĝas en la filmo "North by Northwest". En ĝi makgufinas la rolulo "George Kaplan", kiun persekutas la malamikaj spionoj. Sinjoron Roger Thornhill (Cary Grant) la spionoj konfuzas kun Kaplan, kaj do persekutas lin anstataŭe. Dum la cetero de la filmo Thornhill provas trovi la misteran George Kaplan mem, sen rimarki ke George Kaplan eĉ ne ekzistas. Ĉi-filme, same la heroo kiel la fiuloj persekutas nenion alian ol malplenan bobelon, kio konsistigas perfektan makgufinon.

Kiel akcesoran makgufinon, tirantan la spektanton sur alian vojon for de la ĉefa temo, eblas mencii scenon en la filmo "Strangers on a Train" ("Fremduloj en trajno"): Guy Haines (Farley Granger) kaŝe kaj armite eniras la domon de Bruno Anthony (Robert Walker) por murdi ĉi ties patron; kiam li supreniras silente la endoman ŝtuparon, li subite renkontas grandan dogon. La publiko alarmiĝas kaj distriĝas: ne plu eblas diveni kio atendas en la supra ĉambro, kaj fakte neniu provas anticipi tion, ĉar la atenton altiras la hundego.

Ĉe aliaj reĝisoroj redakti

Makgufinoj en beletro redakti

En la esperanto-literaturo redakti

Ekzemplon de makgufinoj en originala romano mencias Jorge Camacho en recenzo pri "La profeto el Pedras", de Gersi Alfredo Bays.

Ankaŭ en la satira novelo "La Postdomo", de István Ertl, tute makgufine aperas (metalingva) aludo al la vorto mem: la 15a ĉapitro titoliĝas "La apero de Makgufin'" (aŭ de "makgufin'", ĉar la titolo estas skribita nur majuskle, kaj la enhavtabelo — nur minuskle).

Ĝenerale redakti

Tuj ĉe la komenco de la sciencfikcia romano "Princino de Marso", de Edgar Rice Burroughs, la ĉefrolulo John Carter eniras en groton sur la Tero, falas en dormon aŭ trancon, kaj sen ajna klarigo transportiĝas anime kaj korpe al la planedo Marso.

Makgufinoj en politiko redakti

La t.n. Amas-Detruaj Armiloj (ADA), kies ekziston en Irako asertis kaj uzis kiel pretekston por lanĉi militon kontraŭ tiu lando i.a. la usona prezidento George W. Bush kaj la brita kaj hispana ĉefministroj Tony Blair kaj José María Aznar. Unu jaron poste la usona registaro deklaris, ke plej probable tiaj armiloj neniam ekzistis en Irako, sed intertempe oni ŝanĝis la motivon por la milito al la liberigo de la irakanoj (kio faras ilin escepta popolo en la araba mondo).

Makgufinoj en religio redakti

En multaj religioj, ekzemple en kristanismo, la aserto de ekzisto de dio kreinto de la universo estas nenio alia ol makgufino, ĉar la ekzisto aŭ deveno de tiu dia estulo mem restas neklarigita. Estus pli simple (ne pli bone nek pli facile) kredi rekte je eterna universo, ol krompostuli la ekziston de antaŭa estulo ĝin kreinta.

Eksteraj ligiloj redakti