Makran (arabe مکران) estas duon-dezerta marborda strio en Baluĉistano, en Pakistano kaj Irano, laŭlonge de la marbordo de la Persa Golfo kaj de la Golfo de Omano.

Makran
Regiono
regiono [+]

LandoPakistano
- koordinatoj25° 30′ 34″ N, 64° 8′ 40″ O (mapo)25.50949564.1443776Koordinatoj: 25° 30′ 34″ N, 64° 8′ 40″ O (mapo)


Makran (Pakistano)
Makran (Pakistano)
DEC
Makran
Makran

Map
Makran
Vikimedia Komunejo:  Makran [+]
vdr
La centra montaro de Makran en Pakistano.

Etimologio redakti

La nomo Makran derivas el Maka, nome koincida satrapio de la Akemenida Imperio. Alia, pli malnova derivo estas el Makar, aŭ mardrako, laŭ la ĝibbalenojbalenŝarkoj kiuj abundas en la nordo de la Araba Maro.

La vorto Maka poste iĝis Makran, kiel oftas en tre rilataj antikvaj avestaj kaj malnovpersaj lingvoj kiuj uzas "an" kaj "ran" kiel finaĵon de pluraloj.[1]

La suda parto de Baluĉistano estas nomata Keĉ Makran en la pakistana flanko kaj Makran en la irana kio estas ankaŭ la nomo de iama provinco de Irano.[2] Antaŭ tio, en Akemenidaj tempoj, la nomo Maka estis uzata por tiu regiono. La sumeraj komercpartneroj de la kulturo Magan estis identigitaj kun Makran.[3] En la verko de Varahamihira nome Brihat Samhita, estas mencio de tribo nomita Makara kiu loĝis en la landoj okcidente de Hindio. Ariano uzis derivaĵon de Makran el la persa termino mahi ĥoran, signife "fiŝomanĝantoj" por la baluĉoj loĝantoj de marbordaj areoj, sed tio estis konsiderata "eraro."[4]

Akemenida epoko redakti

 
La Akemenida Imperio je sia plej granda etendo, inklude la regionon de Maka.

Maka estis grava antikva orienta satrapio de Ciro la Granda, fondinto de la Akemenida Imperio. Ĝi korespondis kun teritorioj de nuntempaj Barejno, Kataro, kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, plus la norda duono de Omano, same kiel Baluĉistano kaj la provinco Sindh de Pakistano.[5] La Babilonianoj estis farintaj vojaĝojn uzante Maka por komuniki kun Hindio.[6] Post la morto de Ciro, Dario la 1-a (Persio) sukcedis lin en la trono, kaj, laŭ la greka historiisto Herodoto, deziris scii pli pri Azio. Li volis koni kie la "Induso (kiu estis la nura rivero krom alia kiu produktas krokodilojn) malpleniĝas en la maron".[5] Post persone konduki siajn elitajn fortojn, kies rangoj estis limigitaj al tiuj havantaj persajn, medajn, aŭ elamajn praularojn, por lukti kontraŭ la invadintaj Skitoj, li kondukis kampanjon de konkero al Suda Azio,[7][8][9] kiu konkeris Sindh en 519 a.K. kaj konstituante ĝin kiel sian 20-an satrapion.[10][11] Post la morto de la Akemenida Imperio, Aleksandro la Granda ankaŭ trapasis Maka en sia kampanjo de konkero. Lia armeo marŝis tra akra dezertovojo en Makran, kie li perdis gravan nombron de soldatoj pro la akraj dezertaj kondiĉoj.

Referencoj redakti

  1. Iranians and Turanians in Avesta. Ali A. Jafarey. Arkivita el la originalo je 2014-11-27. Alirita 2010-09-10.
  2. Makran. Britannica. Alirita 18a de Junio 2016.
  3. Hansman 1973, p. 555.
  4. Yule, Sir Henry; Cordier, Henri, eds. (1993) [unue publikigita 1903, reviziita 1920], The Travels of Marco Polo: The Complete Yule-Cordier Edition, Volume II, Courier Corporation, pp. 402–, (ISBN 978-0-486-27587-1), https://books.google.com/books?id=3TexF3FC87YC&pg=PA402 
  5. 5,0 5,1 History of Herodotus by Herodotus - Massachusetts Institute of Technology (MIT). mit.edu. Arkivita el la originalo je 2011-06-29. Alirita 2010-09-11.
  6. The history of antiquity. Max Duncker. Arkivita el la originalo je 2018-10-24. Alirita 2010-09-10.
  7. Persia. Angelfire.com. Alirita 2010-09-09.
  8. Iranian Provinces: Sistan and Baluchistan. Iranchamber.com. Alirita 2010-09-07.
  9. Ancient Persia. Ancientpersia.com. Alirita 2010-09-09.
  10. Darius the great. mdc.edu. Alirita 2010-09-10.
  11. The largest empire in ancient history. axehd.com. Alirita 2010-09-10.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

25° 18′ 19″ Nordo 60° 38′ 28″ Oriento / 25.30541 °N, 60.64108 °O / 25.30541; 60.64108 (mapo)