Makrociklo, kiel difinita ĉe IUTAK, estas "makromolekulo aŭ cikla makromolekula porcio de molekulo".[1] En la prikemia literaturo, organikaj kemiistoj emas difini makrociklo molekulon entenantan “ringon” de sep aŭ pli atomoj. En la kunordinada kemio kutime oni pliprecize difinas makrociklon tiel: cikla molekulo kun tri aŭ pli atomoj donacantoj kapablaj establi kunordigan ligilon kun metala centro.

Modelo de strukturo de la kavikularino, makrociklo havanta 28 atomojn de karbono.

Makrocikloj estas tre vastaj en naturo kaj inter la ekzemploj pli konataj oni povas citi la Porfirinon, Klorinon kaj Korinon.

Makrocikla efiko redakti

La makrocikla efiko estis malkovrita kaj priskribita en 1969.[2] La koordiga kemio esploras la makrociklojn dotitajn per tri aŭ pli atomoj donacantaj en ringoj kun pli ol 9 atomoj ĉar tiaj kombinaĵoj ofte posedas ligon fortan kaj specifan kun la metaloj.[3] Tiu koordiga propraĵo de la makrocikloj estas difinita makrocikla efiko, kiu konstituas en specifa kazo de ĥelata efiko: la kemiaj kompleksoj de ligantoj dudentaj kaj plurdentaj estas pli stabilaj ol tiuj unudentaj de simila forto (aŭ de samnombraj atomoj donacantaj). La makrociklo posedas atomojn donacantajn aranĝitajn en pozicioj pli stabilaj kaj tial kun efiko entropia en la liga energio de la makrocikloj pli alta ol tiu de la ligantoj unudentaj aŭ dudentaj kun samnombro de atomoj donacantaj. Tial la makrocikla efiko evidentigas ke la kompleksoj de makrociklaj ligantoj estas pli stabilaj ol tiuj havantaj linearajn plurdentajn ligantojn kun egala forto (aŭ kun similaj atomoj donacantaj). La samo povas esti dirata pri la multciklaj makrociklaj.

Sintezoj redakti

La makrocikloj ĝenerale estas sintezitaj profitante de molekuloj malpli grandaj, kutime linearaj. Por krei “ringon” eblas profiti kaj de intermolekulaj reakcioj kie du molekuloj kune reakcias por formi “ringon”, kaj de intermolekuloj, kie reakcias molekulo ene de si mem por formi ciklan strukturon. Por eviti samtempajn reakciojn de polimerado necesas utiligi solvaĵojn tre diluitajn, kio implicas la uzon de granda kvanto de solvilo kiu tamen liveras rezultaĵojn malaltajn. Por eviti riskojn kaj gajni rezultojn pli ekonomiajn oni elpensis aliajn teknikajn vojojn, larĝe profitatajn en industrio.

Notoj redakti

  1. angle Difino de IUTAK
  2. Milgrom, L.R (1997). The Colours of Life: An Introduction to the Chemistry of Porphyrins and Related Compounds. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-855380-3
  3. D. K. Cabbines and D. W. Margerum (1969). Macrocyclic effect on stability of copper(II) tetramine complexes. J. Am. Chem. Soc. 91: 6540-6541. http://dx.doi.org/10.1021/ja01051a091

Vidu ankaŭ redakti