Maksimĉjo

ruslingva filmo de 1952

Maksimĉjo (ruse Максимка) estas kolora filmo, farita en 1952 surbaze de la samnoma rakonto de la rusa verkisto Konstantin Stanjukoviĉ, publikigita en 1896. Ĝi rakontas pri knabo-nigrulo, savita de rusaj maristoj sur droninta sklavoŝipo, direktiĝinta al Usono, kaj akceptita kiel maristlernanto de la rusa floto.

Maksimĉjo
filmo
Originala titolo Максимка
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 1952
Ĝenro aventura filmo
Kameraado Oleksij Miŝurin
Reĝisoro(j) Vladimir Braun
Scenaro Grigorij Koltunov
Loko de rakonto Rusia Imperio
Muziko de Ihor Ŝamo • Vadim Homolaka
Rolantoj Boris Andrejev • Vjaĉeslav Tiĥonov • Miĥail Astangov • Nikolaj Krjuĉkov • Stepan Kajukov • Pjotr Sobolevskij • Mark Bernes • Miĥail Pugovkin • Anatolij Bovikin
Produktinta firmao Dovĵenko-kinostudio
IMDb
vdr

Intrigo redakti

La afero okazis en 1864. La rusa korveto "Bogatir" (Fortegulo) renkontas en la Atlantiko usonan sklavoŝipon "Betsy", kiu transportas al Usono nigrulojn. Post du tagoj la maristoj denove renkontas tiun ĉi ŝipon, jam frakasitan de ŝtormo. De sur ĝia masto ili forprenas knabon-nigrulon. Li estis persona sklavo de kapitano, kiu batis kaj ofendis lin. La timigita kaj humiligita knabeto estis kore akceptita de la rusaj maristoj. Li estis savita en la tago de Sankta Maksimo, do estis nomita Maksim, karese Maksimĉjo (ruse Максимка).

Speciale ŝatas lin maristo Luĉkin, kiu mem iam suferis fitraktadon fare de sia posedanto-bienisto, kaj pro tio ofte drinkis, sed nun reakiras sencon kaj celon de la vivo. La nigruleto tenere ligiĝas al li. Kiam varbistoj perforte venigis Luĉkin-on al sia ŝipo, Maksimĉjo helpas al la rusaj maristoj liberigi sian amikon. Pro liaj kuraĝo kaj inventemo, montritaj dum tiu afero, kapitano de "Bogatir" ordonas anigi Maksimĉjon en la ŝipanaro de la korveto kaj li iĝas maristlernanto de la rusa floto.

Aktoroj redakti

Tio estis periodo kiam oni filmis po du filmoj jare. En 1952 Miĥail Romm faris "Admiralo Uŝakov" kaj Vladimir Braun filmis "Maksimĉjo". Do en la filmo rolis pluraj jamaj kaj estontaj steluloj de la sovetia kinarto[1]. Asistanto de la reĝisoro pri rekvizito estis Sergej Paraĝanov, ĵus fininta VGIK[2].

  Eksteraj objektoj
Afiŝo de la filmo

Filmogrupo redakti

  Eksteraj objektoj
Sceno el la filmo
  Eksteraj objektoj
Sceno el la filmo

Filmado redakti

La aktoro Nikolaj Krjuĉkov trovis la ĉefrolulon en marista klubo en Arĥangelsko, kie okazis lia aktora renkontiĝo kun lokanoj. La naŭjara Anatolij Bovikin loĝis kun sia patrino, kiu naskis lin de usona maristo, veninta kun usonaj kargoŝipoj, alportintaj helpon al Sovetnuio dum la Dua mondmilito. La aktoro rekomendis lin al la reĝisoro Vladimir Braun. Ĉeestantoj rememoris, ke la knabo evidentiĝis esti talenta, artisma kaj ĉeesto de pluraj famaj artistoj tute ne ĝenis lin. La vigla kaj sincera knabo enamigis je si la tutan filmoskipon kaj sian unuan salajron li elspezis por aĉeti donacojn al la aktoroj. Al iuj li enmanigis bankbileton kaj petis ke ili aĉetu ion memorindan por si. Al iuj li eĉ proponis aĉeti feltbotojn, forgesinte ke ili ne necesas en la varma Ukrainio. Tamen li plu estis ankaŭ spitema huligano, kia lin memoris ĉiuj lokanoj. Viktorija Koltunova, proksimume samaĝa filino de la scenaristo, rememoris ke ili renkontiĝis dum la filmado en la Kieva filmstudio kaj jam post kvin minutoj interbatiĝis pro loka kato, post kio plenkreskuloj disigis kaj punis ilin[3].

  Eksteraj objektoj
Monumento en Tuapseo

La filmado okazis en Odeso, kien la knabo venis kun la patrino. Miĥail Pugovkin rememoris poste, ke la reĝisoro ĉiutage komencis filmadon frumatene kaj filmis rapide, kun kronometro enmane[1]. Ŝipajn scenojn oni filmis sur la barko "Tovariŝĉ" (Kamarado)[4], kies skipanoj kaj kursantoj de maristaj lernejoj partoprenis la filmadon[5].

La reĝisoro decidis ke la knabo estas ne sufiĉe nigra, do aldone ŝminkis lin. Krome por la filmo li lasis la harojn kreski (kutime la patrino frizis lin mallonge por ne substreki lian ekzotan aspekton) por ke videbliĝu ilia krispeco[6]. Ĝis tiam oni filmis lin en krispa peruko. Miĥail Astangov, ludinta la kapitanon-sklavvendiston, devis skurĝi la knabon kaj foje hazarde efektive batis lin. Maksimĉjo ektimis, ekploris (tiu kadro aperis en la filmo), kuris al asistanto pri rekvizito Sergej Paraĝanov, kaj premiĝis al li timeme. Ekde tiam ili iĝis plej bonaj amikoj. Se necesis ke Maksimĉjo ploru aŭ koleru, oni sendis lin al Paraĝanov kaj tiu instruis ĉion al la knabo[3].

Kiam post kelkaj jaroj la juna aktoro mortis, aperis onidiroj laŭ kiuj pri tio kulpas marakvo, kiun li kvazaŭ abunde englutis dum la filmado, damaĝinte siajn pulmojn. En la filmo efektive estas epizodo, kiam li baraktas en maro, post kio oni savas lin. La knabo estis metita en la maron en reto, tamen maltrafis ĝin per kruro kaj vere englutis iom da akvo. Tamen lia patrino ĉiam neis tion kiel mortokialon, klarigante ke la knabo pereis pro trafika akcidento[6]. En la filmo lia familinomo estis skribita erare — Bobikin (ruse Бобыкин)[3].

Akcepto redakti

La filmo estis bone akceptita de la publiko. En 1953 ĝi okupis la kvinan lokon laŭ nombro de spektantoj, kiu atingis 32 milionojn[7].

Memoro redakti

 
Monumento al Maksimĉjo kaj Luĉkin. Tuapseo, Rusio.

En vendejoj aperis pupo-nigruleto en marista uniformo[8]. En Ukraina SSR en la 1960-aj jaroj estis fabrikataj bombonoj "Maksimka" kun nigruleto en marista uniformo sur papera volvaĵo. En Tuapseo aperis monumento al Maksimĉjo kun maristo[9][10].

En 1994 zelotoj de la rusia futbala klubo Spartak kromnomis tiel la brazilan futbaliston Luis Robson, dungitan de la klubo[11].

Literaturo redakti

  • Воронковы Д. и К. Проблемы детского фильма // Искусство кино. 1952. № 9. 88-96.
  • Советские художественные фильмы. Аннотированный каталог. Том 2. Звуковые фильмы (1930—1957). — М.: Искусство, 1961. — С. 471.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Михаил Пуговкин (2005) Михаил Пуговкин о фильме "Максимка" (ruse). Russkoje kino. Arkivita el la originalo je 2017-07-02. Alirita 2020-06-15.
  2. Гарегин Закоян: Исповедь Сергея Параджанова (ruse). Киноведческие записки (N 44) (1999). Arkivita el la originalo je 2019-11-21. Alirita 2020-06-15.
  3. 3,0 3,1 3,2 Татьяна Богданова (2013-04-19) Судьба «Максимки». Как сложилась жизнь мальчика из знаменитого фильма (ruse). Argumentoj kaj Faktoj. Arkivita el la originalo je 2019-09-02. Alirita 2020-06-15.
  4. Максим Нелюбин Советский "Товарищ" под немецким флагом, или Судьба "Горх Фока" (ruse). Deutsche Welle. Arkivita el la originalo je 2020-02-19. Alirita 2020-06-15.
  5. Леонард Позолотин (2019) Мой путь Глава 3 Мореходка, УПС Товарищ (ruse). Proza.ru. Alirita 2020-06-15.
  6. 6,0 6,1 Сергей Стасюк (2018-06-01) Трагическая судьба темнокожего «Максимки»: почему актер пропал с экранов (ruse). Boom.ms. Alirita 2020-06-14.
  7. Максимка (ruse). Megogo.ru. Alirita 2020-06-14.[rompita ligilo]
  8. Садальский рассказал о трагической судьбе главного героя фильма "Максимка" (ruse). Moskovskij Komsomolec (2020-01-31). Arkivita el la originalo je 2020-02-02. Alirita 2020-06-14.
  9. Драматическая судьба темнокожего «Максимки»: почему юный актер после звездной роли исчез с экранов (ruse). Kulturologia.ru. Arkivita el la originalo je 2020-04-12. Alirita 2020-06-14.
  10. Татьяна Горбик (2018-07-15) «Когда Толя умирал, мама сидела и гладила его». Pravda Severa. Arkivita el la originalo je 2019-09-08. Alirita 2020-06-14.
  11. Борис Минаев (1998-10-11) Максимка, или Парень из нашего города (ruse). Ogonjok. Alirita 2020-06-14.