La Makulbrusta ibiso (Bostrychia rara) estas specio de birdoj kaj membro de la ordo de Pelikanoformaj (iam Cikonioformaj) kaj de la familio Treskiornitedoj. Ĝi estas vadbirdo kiu loĝas en marĉaj arbaraj areoj kaj troviĝas en tropikaj regionoj. Ties prefero por densaj pluvarbaroj en tropika Afriko signifas, ke ĝi estas rare vidata kaj suferanta pro senarbarigo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makulbrusta ibiso

Skiza reprezento de Makulbrusta ibiso
Skiza reprezento de Makulbrusta ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Bostrychia
Specio: B. rara
Bostrychia rara
(Rothschild, 1897)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Habitato kaj distribuado redakti

La Makulbrusta ibiso troviĝas ambaŭflanke de la angulo de la Golfo de Gvineo nome suden kaj orienten en norda Angolo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Gabono kaj Ugando kaj okcidente en Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Ganao, Gvineo, Liberio, Sieraleono kaj iome en Niĝerio.[1] Kvankam ĝi troviĝas tra disa kaj ampleksa teritorio ĝi ne estas komuna kaj estas konsiderata rara, kio krome aperas en la latina scienca nomo eĉ se rilate al aspekto pli ol al malofteco.[2] En la areoj kie ĝi troviĝas ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en tiu areo, kio signifas, ke tiu specio ne migras kaj vivas tie la tutan jaron.[3] Ties habitato estas arbaraj marĉoj aŭ arbaraj areoj ĉe rojoj.[4]

Priskribo kaj taksonomio redakti

Ibisoj havas rondoforman korpon kun longaj kruroj kaj longa S-forma kolo. Estas 30 diferencaj specioj tutmonde kaj ili montras variojn pri sama korpoformo.[5] Kelkaj havas kreston kaj kelkaj estas kalvaj ĉe malantaŭa kapo.[6]

La Makulbrusta ibiso, kiel ĉe aliaj ibisoj, havas longajn krurojn kaj longan bekon.[7] Ili havas ankaŭ kreston ĉe malantaŭa kapo. Malkiel ĉe aliaj ibisoj, tiuj havas mallongan kolon. Ĝi estas ĝenerale 47 al 48 cm longa. Ties flugillongo estas 270-290 mm, ties bekolongo 115-130 kaj ties tarsolongo 56-65. Ties plumaro varias sed ŝajne estas plej komune brunecblua.[8] Temas pri malgranda, malhela ibiso, kies plej certa distingilo estas sugestata de ties nomo; nome sablokoloraj punktoj ĉe kolo kaj brusto estas diagnozaj. Aliflanke la supraj partoj estas uniforme malhelaj, kun bluecaj haŭtaĵoj ĉirkaŭokule (pli malgrandaj ĉe inoj).[9] Flugantaj birdoj povas esti distingataj pro siaj larĝaj flugiloj kaj mallonga vosto.[10] Junulo estas pli senkolora, kaj havas pli mallongajn krestojn.[11]

La Makulbrusta ibiso estas plej proksime rilata al la kvar aliaj membroj de la genro Bostrychia, nome Oliveca ibiso, Santomea ibiso, Mustaĉibiso kaj Karunklibiso, kiuj estas ĉiuj same limigitaj al subsahara Afriko.[12] Pli precize la Makulbrusta ibiso estas plej proksime rilata al la Oliveca ibiso kaj al la Santomea ibiso, kaj tiuj tri specioj estas foje lokataj en sia propra genro, nome Lampribis.[13] Ne estas agnoskataj subspecioj de la Makulbrusta ibiso.[14]

Kutimaro redakti

Makulbrustaj ibisoj estas malfacile observeblaj ĉar ili estas kutime silentemaj kaj solecaj. Kaze de ĝenado ili ofte ekflugas elgrunde al najbara ripozejo, kie ili restas silentaj.[15] Ili estas plej bone identigitaj krepuske kaj mateniĝe kiam ili alvokas fluge.[16]

Voĉo redakti

Ili estas kutime silentemaj kaj ŝtelecaj dum manĝo surgrunda.[17] La birdoj alvokas krepuske kaj mateniĝe dumfluge, elsendante laŭtan, raŭkan "ha-han".[18]

Dieto redakti

La Makulbrusta ibiso estas ĉiomanĝanto kaj manĝas iome da plantomaterialo, kun diversaj malgrandaj krustuloj kaj insektoj.[19] Senvertebruloj konsumas larvojn, vermojn, akvajn helikojn, kaj varion de skaraboj.[20] Ili estas kutime dumtaguloj, kvankam eventuale ili manĝas nokte je la lunlumo.[21] For el ripozejoj plej individuoj manĝas sole aŭ en paroj. Kiel ĉe aliaj ibisoj, ankaŭ la Makulbrustaj ibisoj serĉotuŝas la kotecan grundon en marĉoj kaj laŭlonge de bordoj de arbaraj riveroj kaj rojoj.[22]

Reproduktado redakti

La nestoj de la Makulbrusta ibiso troviĝas kutime sur arbobranĉoj 1–6 metrojn supergrunde aŭ superakve.[23] Ili estas solemaj nestumantoj. La ino demetas ĝenerale 2 ovojn.[24] Reproduktado okazas la tutan jaron, escepte dum longaj sekaj sezonoj kiam akvoniveloj estas tro malaltaj.[25] Ekzemple, en Gabono birdoj ovodemetas en ĉiuj monatoj escepte julio kaj aŭgusto, kun pintoj en marto–majo kaj septembro–decembro.[26] La pintoj korespondas al lokaj pluvsezonoj. Kovado daŭras ĉirkaŭ 20 tagojn. Idoj sendependiĝas ĉirkaŭ 40 tagojn post eloviĝo.[27] Kiel ĉe aliaj ibisoj, idoj estas duonmalfrumaturaj; ili naskiĝas kun nigrecbruna lanugo kiu estas anstataŭata post ses tagoj de pli dika blanka lanugo.[28]

Konservado redakti

Kiel ĉe multaj aliaj birdoj de la Gvine-Konga regiono, la Makulbrusta ibiso suferas pro habitato-perdo kaj fragmentado.[29][30] Senarbarigo detruis multe de la densaj pluvarbaroj kiujn tiuj birdoj preferas.[31] Ankaŭ ĉasistoj havis negativan efikon dur la sukceso de tiu specio.[32] Ekzemple, fiŝkaptistoj kaptas idojn.[33] Ĉiukaze la specio estas konsiderata tutmonde neminacata.[34]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2008). Bostrychia rara. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 05a Novembro 2008. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  2. BirdLife International (2008). Bostrychia rara. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 05a Novembro 2008. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  3. Van Perlo, Ber., Birds of Eastern Africa, 1995, Princeton University Press
  4. Van Perlo, Ber., Birds of Eastern Africa, 1995, Princeton University Press
  5. Boev Zlatozar. 1998. Presence of bald ibises (Threskionithidae – Aves) in the late Pilocene of Bulgaria. Geologic Balcanica. 28: 1-2
  6. Van Perlo, Ber., Birds of Eastern Africa, 1995, Princeton University Press
  7. Van Perlo, Ber., Birds of Eastern Africa, 1995, Princeton University Press
  8. Van Perlo, Ber., Birds of Eastern Africa, 1995, Princeton University Press
  9. Sinclair, I, kaj Ryan, P. 2003. Birds of Africa: south of the Sahara. Struck Nature, Kaburbo, Sudafriko.
  10. Sinclair, I, kaj Ryan, P. 2003. Birds of Africa: south of the Sahara. Struck Nature, Kaburbo, Sudafriko.
  11. Sinclair, I, and Ryan, P. 2003. Birds of Africa: south of the Sahara. Struck Nature, Kaburbo, Sudafriko.
  12. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelono, Hispanio.
  13. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  14. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  15. Sinclair, I, kaj Ryan, P. 2003. Birds of Africa: south of the Sahara. Struck Nature, Kaburbo, Sudafriko.
  16. Sinclair, I, kaj Ryan, P. 2003. Birds of Africa: south of the Sahara. Struck Nature, Kaburbo, Sudafriko.
  17. Sinclair, I, kaj Ryan, P. 2003. Birds of Africa: south of the Sahara. Struck Nature, Kaburbo, Sudafriko.
  18. Sinclair, I, kaj Ryan, P. 2003. Birds of Africa: south of the Sahara. Struck Nature, Kaburbo, Sudafriko.
  19. Van Perlo, Ber., Birds of Eastern Africa, 1995, Princeton University Press
  20. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  21. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  22. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  23. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  24. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  25. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  26. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  27. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  28. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  29. G. Angehr et al., 2006. Bird surveys of Gamba complex of protected areas, Gabon. Bulletin of the Biological Society of Washington. 12: 327
  30. Dowsett, R.J., Dowsett-Lemaire F., 2000. Birds of Lobeke faunal reserve, Cameroon and its regional importance for conservation. Bird Conservation International. 10: 67-68
  31. G. Angehr et al., 2006. Bird surveys of Gamba complex of protected areas, Gabon. Bulletin of the Biological Society of Washington. 12: 327
  32. BirdLife International (2008). Bostrychia rara. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 05a Novembro 2008. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  33. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  34. del Hoyo, Elliott kaj Sargatal. 1992. Handbook of the birds of the world. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.