MakulhienoPunktohieno (Crocuta crocuta), konata ankaŭ kiel ridhieno,[2] estas specio de hieno, nuntempe klasita kiel sola membro de la genro Crocuta, indiĝena de Sub-Sahara Afriko. Ĝi estis listita kiel Malplej Zorgiga fare de IUCN pro ties ampleksa teritorio kaj grandaj nombroj ĉirkaŭkalkulitaj inter 27,000 kaj 47,000 individuoj.[1] La specio tamen suferas malpliiĝon ekster protektitaj areoj pro habitatoperdo kaj ŝtelĉasado.[1] La specio povus esti origina en Azio,[3] kaj iam ĝi havis teritorion tra Eŭropo dum almenaŭ unu miliono da jaroj ĝis la fino de la fina Pleistoceno.[4] La Makulhieno estas la plej granda konata membro de Hienedoj, kaj estas pli distinga fizike el aliaj specioj pro sia svage urseca aspekto,[5] sia rondoformaj oreloj,[6] sia malpli elstara kapohararo, sia punkteca felo,[7] sia pli duoblacela dentaro,[8] siaj pli malgrandaj mampintoj[9] kaj havo de falsa peniso ĉe inoj. Ĝi estas la nura mamula specio al kiu mankas ekstera vagina malfermaĵo.[10]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makulhieno
Makulhieno ĉe Mara Triangulo
Makulhieno ĉe Mara Triangulo

Spotted Hyaena whoop, recorded in Umfolosi Game Park, South Africa
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Hienedoj Hyaenidae
Genro: Crocuta
Crocuta crocuta
Erxleben 1777
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Vivregiono de Makulhieno
Vivregiono de Makulhieno
Vivregiono de Makulhieno
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Makulhieno kaj du idoj ĉe hejmo, Ngorongoro, Tanzanio.

Priskribo redakti

Ĉefaj trajtoj redakti

Hienoj havas dentaron pli simila al tiu de kanisedoj ol al tiu de ŝajne pli similaj hundoj. La mordoforto estas la plej pova inter ĉiuj surteraj mamuloj. Maĉ-dentoj kaj antaŭmaĉ-dentoj kapablas tranĉegi kaj disŝiregi haŭton, viandon, tendenojn kaj eĉ mueli ostojn.[11]

Hienoj havas tre akran vidkapablon, eksterordinaran flarsenton kaj povegan aŭdkapablon, kiu havigas al ili informon pri eventualaj predoj aŭ malamikoj, eĉ antaŭ vidi ilin.[11]

La digesta sistemo kapablas solvi kaj digesti ĉian manĝon, eĉ tiujn kiuj malsanigus aliajn karnovorulojn. Granda kvanto de acidoj solvas eĉ ostojn kiujn ili manĝas post la elprenitan viandon.[11]

Ili havas fortajn krurojn, kiuj povas kuregi longajn distancojn dum horoj. Por atako aŭ fuĝo ili povas atingi rapidojn de 50 km/h.[11]

Konduto redakti

Spite la famon de kadavromanĝantoj, fakte hienoj estas pli karnovoruloj. Eĉ plej ofte ili ĉasas predojn kaj estas leonoj (kiam venas are aŭ maskloj), kiuj forprenas la predojn el hienoj, kaj ne inverse. Pli ol 80 % el ties manĝo estas predita kaj ne kadavro. La efika rezulto derivas el organizitaj sociaj rilatoj kaj taskodivido de ĉasado, idozorgado kaj kontrolado de la teritorio, ĉefe pro patrineco.[11]

Ja estas inoj kiuj hegemonias, ili estas pli grandaj ol maskloj kaj pli povaj. Estas ili kiuj decidas kiam, kiel kaj kun kiu pariĝas. Dum ĉe aliaj specoj, estas la masklo kiu decidas la pariĝadon, estas hieninoj kiuj decidas pri tio. Eĉ kiam ili estas perfortitaj de maskloj, ili kapablas forpeli la nedeziratan spermon. Je pli alta nivelo, estas ĉefa ino, nome ino alfa kiu estras, same kiel en aliaj specoj, kiaj lupoj ekzemple, estas la masklo alfa.[11] Alia partikulareca trajto de inoj estas seksaj organoj eksteraj, tio estas masklecaj, nome ian duon-peniso, fakte funkcia klitoro. Ili naskas unu aŭ du idojn post gravedo de 110 tagoj.[11]

La membroj de aroj de makulhienoj, kiuj povas esti ĝis 80, komunikiĝas per komplika sistemo de odoroj kaj sonoj, inter kiuj estas la fama rido, kiu fakte estas ĉefe protesta aŭ frustracia voĉo.[11]

Hienoj kaj homoj redakti

Hienoj estas timataj bestoj en Afriko. Superstiĉo faras ilin aliancano de sorĉistoj kaj magikuracistoj por okazigi timon kaj respekton inter ties klientoj.[11] Ĉiukaze ĝenerale la fia aspekto de hienoj igas ilin malamindajn bestojn por homoj.[11]

Evoluo redakti

Prahienoj aperis antaŭ 26 milionoj da jaroj. Temis pri malgrandaj kaj arboloĝantaj bestoj kiuj ekevoluis kaj jam antaŭ kvin milionoj da jaroj ili estis similaj al tiuj nunaj, sed multe pli grandaj.


Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Honer, O., Holekamp, K.E. & Mills, G. (2008). Crocuta crocuta. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 22a de Marto 2009.
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj f55; $2
  3. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj k69; $2
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj varela; $2
  5. Estes 1998, p. 290
  6. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj r355; $2
  7. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj r353; $2
  8. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj mac134; $2
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj drea; $2
  10. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj differentiation; $2
  11. 11,00 11,01 11,02 11,03 11,04 11,05 11,06 11,07 11,08 11,09 Fernando González Sitges, La hiena, el animal maldito, XLSemanal, Madrido, nº 1374, 23a de februaro al 1a de marto 2014, paĝoj 50-55.

Bibliografio redakti

  • Mikita Brottman, Hyena, Animal Series, Reaktion Books, 2012.
  • Hugo van Lawick kaj Jane Goodall, Innocent killers: a fascinating journey thorugh the worlds od the hyena, the jackal and the wild dog, Houghton Mifflin Co., 1971.
  • Mills, M.G.L. Kalahari Hyenas: Comparative Behavioral Ecology of Two Species. The Blackburn Press, 2003