Malabar Princess (filmo)

Malabar Princess estas franca filmo de Gilles Legrand aperinta en 2004.

Malabar Princess
filmo
Originala titolo Malabar Princess
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2004
Ĝenro filma dramo
Kameraado Yves Angelo
Reĝisoro(j) Gilles Legrand
Scenaro Gilles Legrand
Muziko de René Aubry
Rolantoj Jacques Villeret • Claude Brasseur • Clovis Cornillac • Damien Jouillerot • Fabienne Chaudat • Franck Adrien • Georges Claisse • Jules Angelo Bigarnet • Michèle Laroque • Patrick Ligardes • Roland Marchisio • Urbain Cancelier
IMDb
vdr

Temo redakti

Ĉe la malsupro de Blanka Monto, Tom, ok-jara infano, provas retrovi sian patrinon, malaperintan antaŭ kvin jaroj serĉante vrakon de hinda aviadilo kraŝinta en 1950, nomita Malabar Princess.

Komentaro redakti

La filmo abunde montras la pejzaĝojn de Blanka Monto. La dentorela trajno (Tramvojo de Monto Blanka) ludas gravan rolon. La katastrofo de Malabar Princess vere okazis la 3-an de novembro 1950. Temis pri Lockheed Constellation de Air India, kiu kraŝis je 4,700 metroj da alteco. Unu motoro de la vrako estis retrovita la 15-an de septembro 1989 sur la surfaco de Glaciejo des Bossons, je 1,900 metroj da alteco.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Videoteko redakti

Aperis DVD de la filmo.

Eksteraj ligiloj redakti