Malagnino

komunumo de Italio

Malagnino estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Kremono (Cremona) en la regiono Lombardio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 740 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bonemerse, Cremona, Gadesco-Pieve Delmona, Pieve d'Olmi, Sospiro kaj Vescovato.

Malagnino
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco CR Kremono
Geografia situo 45° 8′ N, 10° 7′ O (mapo)45.13333333333310.116666666667Koordinatoj: 45° 8′ N, 10° 7′ O (mapo)
Alto super marnivelo 43 m [+]
Areo 10 km²
Loĝantaro 1740 (2023)
Loĝdenso 161 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bonemerse, Cremona, Gadesco-Pieve Delmona, Pieve d'Olmi, Sospiro kaj Vescovato


Poŝtkodo 26030
Imposta kodo E843
Kodo laŭ ISTAT 019056
Telefona prefikso 0372
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Malagnino situas 80 kilometrojn sudoriente de Milano kaj 7 kilometrojn oriente de Kremono. Pro la kampara ĉarmo de la komunumo sed la samtempa proksimeco al la urbo Kremono la loĝantaro de Malagnino ekde la 1980-aj jaroj konstante kreskas.

Historie la komunumo evoluis el malgranda romia setlejo, kiu situis ĉe antikva ĉefvojo. Ankoraŭ nun en la komunumo troveblas multaj akvigaj kanaloj el la romia epoko. En la komunuma teritorio krom la ĉefa loĝloko situas la komunumopartoj San Giacomo Lovara kaj San Michele, kaj la pli etaj domaroj Casal Malombra, Malagnina, Santa Lucia Lama, Sette Pozzi kaj Visnadello - formale ankoraŭ aldoniĝas metieja zono ("zona artigianale"), kiu tamen unuavice ne estas loĝloko.

Eksteraj ligiloj redakti

 
La loka kirko ĉefanĝelo Mikaelo
 
Stacidomo Villetta Malagnino