La malaja ursosunurso (Helarctos malayanus, kelkfoje Ursus malayanus) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de ursedoj vivas plejparte en la tropikaj pluvarbaroj de Sudorienta Azio, precipe en Junnan de Ĉinio, sur la Hindoĉina Duoninsulo kaj Sumatro kaj Kalimantan de Indonezio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malaja urso


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
Genro: Helarctos
Specio: H. malayanus
Helarctos malayanus
(Raffles, 1821)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La sunurso longas proksimume 1,2 metrojn kun 3cm-a vosto, pezas 27-65 kilogramojn kaj altas 70 cm. La viraj ursoj estas iomete pli grande ol la inaj ursoj. La malaja urso estas la plej malgranda ursa specio, kaj ĝi alinomiĝas la "hunda urso" pro ĝia malgrandeco.

Ĝ surhavas nigrajn harojn, sur ĝia brusto troviĝas malhelblanka aŭ oranĝflava strio en formo de duonluno aŭ huffero kaj similkoloraj markoj ĉirkaŭ la buŝego kaj okuloj. Malsimile al aliaj ursoj, la felo de la sunurso estas mallonga kaj glata. La muzelo estas griza aŭ flava. Iuj ursoj ne havas tian strion sur la brusto. Ĉi tiuj distingaj markoj donas al la sunurso ĝian nomon.

Sunursoj havas malpezajn falĉilet-formajn ungegojn. Ili havas grandajn piedojn kiuj turnas sin ene, kun nudaj plandoj, verŝajne por pli facile grimpi. Ili grimpas bonege. Ili havas malgrandajn, rondajn orelojn kaj mallongan buŝegon.

La nutraĵo de la sunurso estas diversa kaj enhavas lacertojn, birdojn, malgrandajn mamulojn, kukosnuksojn kaj aliajn fruktojn, ovojn, termitojn, plantajn elburĝonaĵojn, insektojn, radikojn, kaj kakaon. Ili ofte trovas manĝaĵojn per sia bona flarsento, ĉar la okuloj estas malbonaj.

Ĝenerale noktaj bestoj, sunursoj ripozas dum la tago sur malaltaj arb-branĉoj. La ursoj iame damaĝas arbojn, inkluzive de kukosujojn kaj kakaajn arbojn en plantejoj. Mortigado de tiaj ĝenuloj, kaj ankaŭ ĉasado por korpaj partoj por uzo en ĉina medicino aŭ por la felo, estas ĉefa kialo por la malkresko de la specio.

Sunursoj ne dormas la tutan vintron kiel iaj aliaj ursoj. Pro tio, ili reproduktas tutjare. Ili gravedas ĉirkaŭ 96 tagojn kaj povas naski po du idojn por fojo, ĉiu pezante proksimume 280-340 gramojn. Ili mamnutras 18 monatojn, kaj la idoj atingas seksan maturecon post 3-4 jarojn. Kaptitece, ili vivas ĝis 28 jarojn.

Estas nur unu subspecio de tiu orientalisa urso, Helarctos malayanus euryspilus, kaj ĝi loĝadas nur ĉe la insulo de Borneo. La malaja nomo por la sunurso estas "basindo nan tenggil", kiu tradukiĝas, "li kiu ĝuas sidi alte."

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti