Malakitkresta alciono

La Malakitkresta alciono (Alcedo cristata) estas riveralciono, tio estas birdo de la familio de Alcedinedoj, kiu estas amplekse distribuita en Afriko sude de Saharo. Ĝi estas tre loĝanta escepte pro movoj rilataj al sezona klimato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malakitkresta alciono
Malakitkresta alciono
Malakitkresta alciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcedinedoj Alcedinidae
Genro: Alcedo
Specio: A. cristata
Alcedo cristata
(Pallas, 1764)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • A. c. christata
  • A. c. galerita
  • A. c. robertsi
  • A. c. stuartkeithi
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu estas eta alciono, 13 cm longa. La ĝenerala koloro de la supraj partoj de plenkreskulo estas brilmetala bluo. La kapo havas mallongan kreston de nigraj kaj pli brilverdaj bluaj plumoj (tre kontrastaj kaj lumaj), de kio venas kaj la scienca specifa nomo kaj la esperanta. La vizaĝo, vangoj kaj subaj partoj estas oranĝbrunaj kaj estas blankaj makuloj en gorĝo kaj flankoj de malantaŭa kolo. La beko estas nigra en junuloj kaj ruĝa en plenkreskuloj; la kruroj estas brilruĝaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas iom pli senkolora versio de plenkreskulo.

Tiu estas komuna specio de kanejoj kaj riverborda vegetalaro ĉe malrapidaj akvofluoj aŭ lagetoj. La flugo de la Malakitkresta alciono estas rapida, kun la mallongaj rondoformaj flugiloj vibrantaj ĝis kiam aperas subitege kaj rapide, kiel blua sago. Ĝi kutime flugas malalte super akvo.

Tiu birdo havas kutimajn regular gvatejojn el kiuj fiŝkaptas. Tiuj estas kutime malalte super la akvo. Ĝi ripozas rektostare kun la eta vosto indikante malsupren. Ĝi falsaltas subite kun plaŭdo kaj kutime revenas al la sama loko kun baraktanta predo en beko.

Plej grandaj predoj estas frapata kontraŭ branĉo; etaj fiŝoj kaj insektoj estas tuj englutitaj. La fiŝo estas kutime kaptita kaj elprenita meze, sed la alciono ŝanĝas ties sintenon, foje lanĉinte ĝin al aero, antaŭ esti englutita kun kapo antaŭen. Tiu specio manĝas fiŝojn, akvajn insektojn kaj krustulojn.

La nesto estas tunelo en sabla riverbordo, kutime, kvankam ne ĉiam, super akvo. Ambaŭ gepatroj elfosas. Plej parto de nestotruoj inkliniĝas supren antaŭ atingi la ĉambroneston. Ene ili ne konstruas neston, sed la ino faras 3 au 4 demetadojn de 3 ĝis 6 rondofromajn blankajn ovojn, kiuj estas lokitaj sur rubejo de fiŝostoj kaj vomitaj buloj.

La voĉalvoko de tiu ĉi specio estas mallonga strida siik. La reprodukta kanto estas rideca li-ĉa-ĉa-ĉui-ĉui.

Estas tre proksima parenca specio en Madagaskaro, la Malagasa alciono, (Alcedo vintsiodes). Tiu havas nigran bekon kaj pli verdecan kreston, kaj ne estas tiom dependa de akvo kiel la Afrika specio. Krome ĝi estas sufiĉe simila laŭ plumaro kaj kutimaro al la pli disvastigita specio.


Bildaro redakti

Referencoj redakti