"Malalta kulturo" estas pejorativa termino por formoj de popola kulturo kiu havas homamasan allogon. La malo estas "alta kulturo", kio povas ankaŭ esti pejorativa. Kulturteoriuloj diris, ke kaj alta kulturo kaj malalta kulturo estas subkulturoj. Popola kulturo estas amase produktita de tio kio estis nomita de la kultura analizisto Theodor Adorno la "kultura industrio".[1]

Por ajna soci-ekonomia klaso, estas specifa kulturo por tiu klaso. Tiel ties produktoj estas kondiĉigitaj per la socia deveno kaj suferas mankon de universaleco. Arketipoj kaj stereotipoj estas tipaj elementoj de malalta kulturo.

La kulturo de la homamaso (kaj de la homamasa kulturo kaj de la popola kulturo), kaj la konceptoj kiel kiĉo, filistro,[2] barbara, ruraprimitiva (primitivaj kulturoj) estas ĉiuj terminoj identigeblaj kun tio kio povas esti nomita "malalta kulturo".[3]

Notoj redakti

  1. Lane Crothers (2021). Globalization and American Popular Culture. Rowman & Littlefield. p. 48. ISBN 9781538142691.
  2. Anglalingva pejorativa termino, uzanta la nomon de la biblia popolo de Filiŝtoj. Uzis tion Goethe, Heine, Jonathan Swift kaj speciale Matthew Arnold: The people who believe most that our greatness and welfare are proved by our being very rich... are just the very people whom we call the Philistines ("la homoj kiuj kredas, ke la plej parto de nia grando kaj bonfarto estas atingebla pere de la riĉo... estas precize la homoj kiujn ni nomas Filiŝtoj", Essays in Criticism, 1865). Nabokov, Lectures on Literature, lecture on Madame Bovary kaj Lectures on Russian Literature, essay Philistines and Philistinism. Fontoj cititaj en en:Philistinism
  3. Gaye Tuchman, Nina E. Fortin (1989), «ch. 4 The High-Culture Novel», Edging women out: Victorian novelists, publishers and social change, ISBN 9780415037679

Bibliografio redakti

  • Baĥtin, M. M. (1981) The Dialogic Imagination: Four Essays. Eld. Michael Holquist. Trad. Caryl Emerson kaj Michael Holquist. Austin and London: University of Texas Press.
  • Gans, Herbert J. Popular Culture and High Culture: an Analysis and Evaluation of Taste. New York: Basic Books, 1974. xii, 179 p. ISBN 0-465-06021-8
  • Ross, Andrew. No Respect: Intellectuals & Popular Culture. New York: Routledge, 1989. ix, 269 p. ISBN 0-415-90037-9 (pbk.)