Malamo

profunda kaj emocia ekstrema malŝato

Malamohato estas homa emocio, ofte malbone rigardata, tiel ke ĝi ofte estas kontraŭigita je amo.

La venĝo fare de Jakob Emanuel Gaisser

Malamo estas malsimpla emocio, ofte estas tiel forta ke malamulo inklinas al ĉio kio povas ĉesi kaŭzon de lia malamo. Tiu kaŭzo povas esti persono, afero aŭ objekto, ĉiokaze oni provas ripari evitante, forigante aŭ detruante ĝin.

La kaŭzoj de malamo redakti

Hodiaŭ malamo estas kaŭzo de multe da krimoj kaj mallaŭdindaj kondutoj. Ofte malamo estas kontraŭ:

  • manĝaĵo: Kelkfoje estas malamata manĝi manĝaĵon, tial oni provas eviti ĝin por forigi ĝin el la dieto.
  • persono: Kiam persono estas malamata, ŝi aŭ li estos evitata, perdos prikonsideron kaj ne plu ricevos iajn zorgemojn ke, tamen la malgraveco, povas ĝeni temppasante (ekz: ne teni malfermitan pordon kiam alvenas la malamatulo).

Ofte persono estas malamata pro:

En filozofio kaj psikologio redakti

Laŭ la filozofo Baruĥ Spinozo, estas tri bazaj emocioj: pasio, ĝojo kaj malĝojo. Malamo estas derivita de ĉi tiuj emocioj. Laŭ Spinozo, "malamo estas malĝojo akompanata de ideo de ekstera kaŭzo". Signifo: ni malamas tion, kion oni pensas, ke por tio ĉi oni sentas nin malĝojaj. Kvankam ĉi tiu difino estis derivita en (pseŭdo) logika maniero de la principoj de lia teorio de imanento (volumoj 1-3 de lia libro Etiko), ĝia intuicia ĝustigo estas sufiĉe klara kaj ĝi disponigas akran komprenon pri la esenco de malamo. Oni devas emfazi, ke por Spinozo preskaŭ ĉiuj negativaj emocioj estas formo de malĝojo, ekzemple: timo estas malstabila malĝojo, naskiĝinta el ideo, kiu kaŭzas al oni malĝojon kaj ke oni ne certas, ĉu ĝi realiĝos.

La fondinto de psikanalizo, Sigmund Freud difinis malamon "kiel egostato kiu deziras detrui la fonton de sia malfeliĉo". La psikanalizisto kaj filozofo Erich Fromm distingas inter du specoj de malamo: la unua speco de malamo estas racia reago kaj la dua estas malamo propra al karaktero de la malamanto. Kiel racia reago malamo estas la respondo de persono al minaco al sia libereco, vivo, aŭ ideoj pri si mem aŭ aliaj, kiuj estas gravegaj por si. Tiu ĉi malamo havas gravan biologian funkcion, kun la celo protekti la vivon, aŭ esencajn interesojn, kaj tiel ĝi povigas trapasi danĝeron. Oni povas diri ke ĉi tiu speco de malamo estas kunaĵo de la deziro vivi. Sed aliflanke, malamo, kiu estas eneca en la karaktero, estas konstanta volo kiu nestumas en la animo de la malamika persono laŭ sia naturo. Tiele ĝi estas malamo ne racia, senkiala malamo, kiu alkroĉiĝas al ajna preteksto, kiu donas al ĝi okazon por esprimi sin, kaj tiel alivesti sin kiel racia malamo. En ĉi tiu malamo, la homo volas esprimi sian malamikecon, kun la deziro detrui aŭ mortigi la vivon, kiam ĝia esenco kuŝas en la karaktero de la persono, kaj la objekto de malamo havas nur sekundaran gravecon.

En Kulturo redakti

 
Ĉina vorto por "Malamo"

En religio kaj kulturo, malamo estas konsiderata kiel negativa emocio, kiu signifas katastrofon por sia posedanto. En kelkaj religioj, malamo eĉ estas konsiderata peko.

Aliflanke, en la sociaj sciencoj kaj politika scienco, malamo estas vidita kiel publika emocio facile manipulebla por la celoj de la registaro kaj kiel la ĉefa maniero instigi la publikon kaj influi ĝin. Diktatoraj reĝimoj bazas sian regadon parte sur malama propagando kontraŭ ekstera malamiko. Ekzemple en Nazia Germanio, la judoj kaj malplimultoj estis prezentitaj kiel malamikoj, en maniero kiu ebligis enkanaligi publikan koleron kontraŭ la malsukcesa registaro for de la tirano, al la ekstero.

Malamo en la nuntempo redakti

Ankaŭ en la moderna socio estas kontraŭhomaj agoj kiuj ekis malamante alian personon. Tiel kelkfoje malamo kontraŭ persono povas alporti al perforto fizika (el batoj ĝis mortigo), psikologia (sennomaj minacoj) aŭ al havaĵo (fajrigi aŭtomobilon, ktp). Tio ĉar ofte malamo antaŭigas perforton. Bonŝance ofte malamantoj nur malagnoskas siajn malamatojn.

Memmalamo redakti

Memmalamo estas la malamo de homo al si mem aŭ al la grupo al kiu li estas membro. Memmalamo povas rezulti el la fakto ke la persono vidas en si mem aŭ en sia grupo negativajn kvalitojn kun kiuj li ne povas identigi, aŭ ke li malestimas sin aŭ sian grupon kiel rezulto de kontinua fiasko. Kelkfoje la malamo povas deveni de internado de la sinteno de aliaj al li. Memmalamo povas konduki al komplekso de malplivaloreco. Same, memmalamo povas konduki al depresio, soleco, malespero, mem-damaĝo, kaj similaĵoj.

Interpopola redakti

Vidu Ultranaciismo

Citaĵo redakti

 
 Reciproka malamo inter la diversaj gentoj de la homaro ne estas io natura <…>: la malamon kauzas nur <…> la ekzistado de gentoj premantaj kaj la gentoj premataj, la blinda egoismo, fiereco kaj kalumniemeco de la unuaj, la natura reagemeco de la lastaj. Estas facile interfratigi homojn liberajn kaj egalrajtajn, sed estas nefareble interfratigi homojn, el kiuj unuj rigardas sin kiel rajtajn majstrojn super la aliaj 
— Post la Granda Milito: Alvoko al la Diplomatoj fare de L.L. Zamenhof, 1915)