Malang estas sur la indonezia insulo Javo la oka urbo laŭ grandeco. Malang situas en la oriento de tiu insulo.

Malang
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 866 118  (2018) [+]
Loĝdenso 5 962 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 59′ S, 112° 37′ O (mapo)-7.98112.62Koordinatoj: 7° 59′ S, 112° 37′ O (mapo) [+]
Alto 476 m [+]
Areo 145,28 km² (14 528 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Malang (Javo)
Malang (Javo)
DEC
Malang
Malang
Situo de Malang
Malang (Indonezio)
Malang (Indonezio)
DEC
Malang
Malang
Situo de Malang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malang [+]
vdr
Urbodomo de Malang

La urbon ĉirkaŭas la regionoj Tumpang, Batu, Singosari kaj Turen. La ekonomia krizo ne forte trafis la urbon ĝi do povis evolui preskaŭ sen malhelpo.

Historio redakti

La historio de Malang startis en la 8-a jarcento. En la 17-a jarcento Malang estis aldonita al la regiono Mataram, poste sekvis koloniigo fare de Nederlando. En 1879 Malang estis ligita al la fervoja reto de Ĝavo. Tio donis fortan impulson al la evoluo de industrio.

La kreskanta loĝantaro estis defio por la registaro. La plej grava problemo estis la manko de pageblaj loĝejoj.

Geografio redakti

La areo de Malang ampleksas 124,456 km2. En la nordo la urbon tuŝas Pasuruan, en la oriento Lumajang kaj en la okcidento Batu. Oriente de la urbo situas vasta vulkanomonta masivo. Inter aliaj montopintoj tie estas Bromo (unu el la turismaj celoj) kaj Semeru, la plej alta monto de Javo. Ambaŭ vulkanoj estas aktivaj.

Loĝantaro redakti

En Malang vivas ĉirkaŭ 780.000 homoj, la loĝdenso estas 5.000–12.000/km2. La kresko estas 3,9 % jare. En Malang vivas precipe Ĵavanoj kaj Maduranoj, malplimultojn formas homoj de araba kaj ĉina devenoj. La plej grandan nombron de parolantoj havas la java lingvo.

Religio redakti

La plimulto de la loĝantoj estas islamanoj, malplimultojn formas katolikoj, hinduistoj kaj budhistoj.

Kulturo redakti

Malang ofertas multajn diversajn turismajn celojn. Inter aliaj logas prezentoj de tradiciaj dancoj kaj famaj temploj el la 13-a jarcento, kiuj situas proksime de la urbo.

Famuloj redakti

ĉi tie naskitaj redakti

ĉi tie mortintaj redakti