La Maldikbeka mevo, Larus genei, estas malgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maldikbeka mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Maldikbeka mevo 'Larus genei'
Breme 1839
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Chroicocephalus genei - MHNT

Disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas en tre precizaj lokoj ĉirkaŭ la Mediteraneo, nordokcidenta Afriko kaj nordokcidenta Hinda Oceano, tio estas ĉirkaŭ la Nigra Maro, la Kaspio kaj Centra Azio, Irako kaj ĝis Pakistano, en insuloj kaj marbordaj lagetoj. Plej granda parto de la loĝantaro estas migranta, kaj vintras en estuaroj kaj marbordoj pli suden ĝis norda Afriko, la Ruĝa Maro kaj ĝis Barato, kaj kelkaj birdoj iam vagis al okcidenta Eŭropo. Ununura vidaĵo estis informita en Antigvo, Aprilo 24a, 1976 (AOU 2000). Monda loĝantaro povus esti ĉirkaŭ 75.000 ĝis 110.000 paroj.

Aspekto redakti

Tiu specio estas iomete pli granda ol la Ridmevo (40 ĝis 44 cm longa kun enverguro de 100 ĝis 110 cm kaj pezo de 220 ĝis 350 g), al kiu ĝi estas tre simila, sed kun blanka kapo kaj pli malgranda. La kapo kaj la malhela -preskaŭ nigra- ruĝa beko havas longecan akrapintan aspekton kaj krome tiu birdo ŝajnas longkola. La longaj kruroj estas ruĝegaj kaj la irizo flava kun ruĝa okulringo. Ĝi havas helgrizajn dorson kaj flugilojn kaj blankajn kapon, kolon, bruston kaj ventron. Somere la brusto kaj la ventro havas rozkoloran nuancon. Dumfluge la flugiloj montras rimarkindajn antaŭjan pintobordojn blankajn kaj malantaŭajn nigrajn. Tiu birdo atingas plenkreskan plumaron post du jaroj kiel ĉe aliaj mevoj. Unujaruloj havas nigran finan vostostrion kaj malhelajn zonojn en flugiloj.

Kutimoj redakti

Tiu rara mevo reproduktiĝas en kolonioj el dekoj ĝis centoj, foje kun ŝternoj, kaj konstruas neston surgrunde en malferma koto, kie la ino demetas ĝis tri helajn brunmakulitajn ovojn. Kovado daŭras pli ol 3 semajnoj.

Kiel plej granda parto de mevoj ĝi estas tre socia vintre kaj dum manĝado kaj dum ripozado. Ĝi ne estas enmara specio kaj estas malofte vidata malproksime de marbordoj.

La Maldikbeka mevo, Larus genei, manĝas ĉefe fiŝojn el la akvosurfaco, senvertebrulojn inter la koto aŭ eĉ ĉasas insektojn dumfluge. Ankaŭ en rubejoj, sed tie kaj en urboj aŭ havenoj multe malpli ol aliaj mevoj.

Ili vivas ĝis 23 jarojn.

Aliaj redakti

La Maldikbeka mevo, Larus genei, estas specio protektita de la Traktato por la Konservado de Afrika-Eŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA).

La scienca nomo de tiu birdo rememorigas la italianan naturaliston Giuseppe Gené.

Referencoj redakti

2006.

  • Roger Peterson kaj aliaj, Guia de campo de las aves de España y de Europa, Omega, Barcelona.

Eksteraj ligiloj redakti