Malfermado de buŝo

Malfermado de buŝo estas ceremonio en antikva Egiptio, kies celo estis rituala magia vekigo de vivfunkcioj. Ĝi estis farata sur mumio de mortinto metonte en kripton, sed ĝi ne estis parto ekskluzive de sepulta ritualo: pro celo de revivigo ĝi estis farata ankaŭ sur statuoj de homoj aŭ dioj, eventuale sur aliaj sanktaj objektoj. Ĝi estiĝis iam komence de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo kaj ŝajnas, ke ĝi tenas en si elementojn de tre arĥaikaj religiaj faroj[1]. Ties plej fruaj dokumentoj devenas el la 2-a jarcento antaŭ Kristo. Kelkaj esploristoj konjektas, ke ekzistas koneksoj inter tiu ĉi ceremonio kaj kutimoj ligantaj al naskiĝo de infano[2].

Ceremonio de malfermado de buŝo el Libro de mortintoj de Hunnefer

Laŭ Stephan Quirke povis danke al faro de la ceremonio ĉiu objekto "daŭre vivi kaj malfermi tiel vojon inter tiu ĉi mondo kaj la mondo de dioj. La mumiigita korpo en ĉerko, kulta aspekto de dio, statuo de reĝo aŭ mortinta nobelo, ĉio ĉi estis senspiritaj objektoj, kiujn la malfermado de buŝo ŝanĝis en vivantajn fortojn aŭ pli precize dirite en ujojn por nevidebla kaj neprenebla forto, kiun ni nomas la vivo:"[3]

Kiel parto de ofera kaj sepulta ritualo la ceremonio estas dokumentita ekde Malnova imperio. Plej malfrue ekde la 18-a dinastio, kiam ĝi aperas ankaŭ parto de ornamado de kriptoj, ĝi konsistis el sume 75 faroj, al kiuj apartenis ekz. fumumado per olibano, ektuŝoj per specialaj ritualaj iloj kaj precipe oferado de virbovo reprezentantan vivforton, kies dekstra kruro ŝajnas havi por la ceremonio apartegan signifon.

En sepulta kulto la malfermado de buŝo estis pruveble kunigata kun ozirisa mitologia rondo kaj samtempe kun suna kulto: laŭ tekstoj ĝi estas ludanta "antaŭ suna dio sur kortumo de kripto"[4], sur bildigoj sur ĉerko en aspekto de Oziriso povas fari ĝin dio Horuso kaj la mortinton en la ĉerko antaŭ la kripto ekokupas Anubo, dio de intermita zono inter supermondo kaj submondo[5].

Referencoj redakti

  1. ASSMANN J.: Egipto: teologio kaj pieco de frua civilizo, Oikuméné, Praha 2002, 328 p., ISBN 80-7298-052-1, p. 63
  2. DAVID(ová) R.: Religio kaj magio de antikva Egipto, BB/art, Praha 2006, 485 p., ISBN 80-7341-698-0, p. 128
  3. FORMAN W., QUIRKE S.: Postmorta vivo sur Nilo, Opus Publishing, London 1996, 192 s., ISBN neindikita, p. 21
  4. ASSMANN J.: cit. verko, p. 63
  5. ASSMANN J.: cit. verko, p. 107