Malgranda Ĥingan-Montaro

Malgranda Ĥingan-Montaro (ĉine 小兴安岭, pinjine: Xiǎo Xīng'ān Lǐng; ruse Малый Хинган, Maly Khingan) estas montaro en la ĉina provinco Hejlongĝjango kaj en la najbaraj partoj de la rusaj Amura provinco kaj Hebrea Aŭtonomio. En Ĉina Popola Respubliko, Ĥingan-Montaro estas dividita en Grandan kaj Malgrandan Ĥingan-Montaron. Malgranda Ĥingan-Montaro iras proksimume ekde la nordokcidento al la sudoriento kaj disigas la valon de Amuro de tiu de Nen-Rivero. Tiam la montaro turniĝas orienten kaj nordorienten, entrante Rusujon. Amuro, kiu estas landlimo-rivero, konstituas kanjonon kiam ĝi renkontas la montaron.

Malgranda Ĥingan-Montaro
Larika tajgo sur la deklivaro de Malgranda Ĥingan-Montaro.
Larika tajgo sur la deklivaro de Malgranda Ĥingan-Montaro.
montara sistemo
Alteco 1 429 m
Situo Hejlongĝjango (Popola Respubliko Ĉinujo)
Elstaraĵo Pingding Shan
Geografia situo 48° 48′ N, 127° 12′ O (mapo)48.791666666667127.20833333333Koordinatoj: 48° 48′ N, 127° 12′ O (mapo) f4
Malgranda Ĥingan-Montaro (Ĉinio)
Malgranda Ĥingan-Montaro (Ĉinio)
DEC
Malgranda Ĥingan-Montaro
Malgranda Ĥingan-Montaro
Situo de Malgranda Ĥingan-Montaro
Map
Malgranda Ĥingan-Montaro
vdr
La ĉina sekcio de Malgranda Ĥingan-Montaro, signita kun ĝia manĉura nomo (germane transskribita), Iljehari-Alin sur mapo el 1891.

Vidu ankaŭ redakti