Malgranda akcipitro

La Malgranda akcipitro (Accipiter minullus) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda akcipitro
Malgranda akcipitro, junulo en Sudafriko
Malgranda akcipitro, junulo en Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. minullus
Accipiter minullus
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas averaĝe 85 g peza kaj 23 cm longa, kun enverguro de 39–52 cm, kaj tiele ĝi estas la plej malgranda membro de la genro Accipiter (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo) kaj eble ankaŭ la plej malgranda membro de la diversa familio de Akcipitredoj. Kiel kutime ĉe akcipitroj, ankaŭ ĉe tiu specio inoj estas pli grandaj, nome 74-85 g ĉe maskloj kaj 68-105 g ĉe inoj, dum la longoj estas 20 al 25 cm .

Ambaŭ seksoj estas identaj, sed la ino estas 12% pli granda kaj 17% pli peza kaj iomete pli malhela kaj strieca. Temas pri akcipitro kun malhelgrizaj al nigrecaj supraj partoj kaj ruĝecaj flankoj ĉe blankecaj striecaj subaj partoj, escepte pli blankaj gorĝo, pugo kaj subpugo (suba ventro). La irisoj estas flavecaj. La tre malgranda beko estas griza, dum vaksaĵo kaj kruroj (kun plumaj femuroj) estas flavaj. En la centro de la malhela vosto estas du blankaj makuloj.

Temas pri silentema specio, escepte proksime de nesto, kiam ili elsendas "kiu kiu kiu" aŭ "kik kik kik" en serioj de 5 aŭ 6 notoj, la masklo pli ascenda. Aliaj variaĵoj de tiuj krioj estas uzataj por la kontakto, la parigado aŭ la defendo de la nesto. Dum alporto de nutrado al la ino, la masklo elsendas "ki-ak" milda kaj ripete. La alvokoj de tiu specio estas ofte imitataj de la dikruroj de la genro Dicrurus.

Dostribuado kaj habitatoj redakti

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko ĉefe en oriento kaj sudo, kaj tiele en pli sudorientaj teritorioj ol la proksima parenco la Ruĝecfemura akcipitro, kaj nome en Angolo, Bocvano, Burundio, Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Malio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Somalio, Sudafriko, Sud-Sudano, Svazilando, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Kvankam tiu specio observeblas ankaŭ en Etiopio, en Somalio, en Sud-Sudano kaj Kenjo, ĝi loĝas ĉefe sude de Ekvatoro. Ties areo kovras fakte zonon el Tanzanio, suda Kongo kaj Angolo al Namibio aŭ Bocvano kaj suda Mozambiko. Krom laŭ la orienta marbordo de Sudafriko al Kabo Bona Espero. La specio estas monotipa. Distingeblas foje subspecio pli pala, nome tropicalis kies teritorio estus Orienta Afriko el Somalio al rivero Zambeze. Sed ĝi estas konsiderata kutime kiel nevalida.

Tiu specio oftas ĉe arbarbordoj, malfermaj arbaroj, arbaraj savanoj, dornaj arbustaroj kaj eĉ vilaĝaj parkoj kaj ĝardenoj. Ofte ĉe la grandaj arboj borde de riveroj. Krome ili adaptiĝis al plantejoj de eŭkaliptoj kaj aliaj plantejoj, kie ili emas nestumi. Ili loĝas el marnivelo al 1800 m de altitudo.

Kutimaro redakti

Tiu akcipitro vivas kutime sole aŭ en paroj. La ceremonia flugmemmontrado ne estas tre spektaklaj, sed frumatene la du partneroj elsendas konstantajn kriojn dum la ses semajnoj antaŭ la ovodemetado. Ĝuste antaŭ la kopulacio la masklo balancigas la kapon, ŝveligas siajn plumojn kaj subigas siajn flugilojn por montri la blankan pugon. Krome levas kaj malfermas sian voston por same montri la malgrandajn blankajn makulojn de la vostocentro.

Ili estas majoritate loĝantaj birdoj, sed observeblas kazoj de nomadismo ĉe la zonoj plej sekaj de Kenjo dum la pluvsezono.

Reproduktado redakti

La reprodukta sezono daŭras el marto al junio en Etiopio, el marto al majo kaj el oktobro al januaro en Kenjo, el aŭgusto al decembro en Zambio kaj el septembro al februaro en Sudafriko. La nesto estas malgranda strukturo konstruita el ligneroj, de 18 al 30 cm diametre kaj 10 al 15 cm profonde kaj kovrita el herberoj kaj kelkaj folioj, el 5 al 25 m supergrunde, ĝenerale sur ĉefa forko sub la kanopeo. Ne gravas kiu arbo estas uzata, sed devas esti granda. Tamen en Sudafriko ili elektas ofte eŭkaliptojn. La ino demetas el 1 al 3 ovojn kiuj estos kovataj dum 31 aŭ 32 tagoj. Elnestiĝo okazas post 25 al 27 tagoj.

Manĝo redakti

Tiu specio ĉasas ĉefe malgrandajn birdojn, ĝis de 40 al 80 g, kconsiderinde por predanto tiomgranda. Ankaŭ grandajn insektojn. Foje ili kaptas birdidojn, malgrandajn mamulojn (inklude vespertojn) kaj lacertojn. Ekflugantaj junuloj koncentriĝas ĉefe sur akridoj kaj aliaj insektoj.

Ili ĉasas ĉefe per gvatado el ripozejo pli malpli kaŝe inter arba foliaro. Foje ili kaptas predojn surgrunde sed plej ofte ili persekutas fluge birdon aŭ insekton. Se necese inter kanopeo. Ili ĉasas frumatene kaj krepuske.

Referencoj redakti

  • Oiseaux En franca.
  • Birds of Africa South of the Sahara, Ian Sinclair kaj Peter Ryan
  • Birds of East Africa, C.A.W. Guggisberg
  • Birds of Prey of Africa and its Islands, Alan kaj Meg Kemp
  • Raptors of the World, a field guide, Ferguson-Lees James kaj Christie David
  • Vol. 2 - Handbook of the Birds of the World, Josep del Hoyo-Andrew Elliot—Jordi Sargatal
  • Avibase, Lepage Denis
  • BirdLife International
  • Global Raptor Information Network.