Malgranda muŝkaptulo

La Malgranda muŝkaptulo (Ficedula parva) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj indiĝena de orienta Eŭropo kaj centra Azio. Ili reproduktiĝas en orienta Eŭropo kaj en centra Azio kaj migrantas, vintrumantaj en suda Azio. Ĝi estas regula trapasa migranto en okcidenta Eŭropo, dum la Blankakola muŝkaptulo kiu reproduktiĝas okcidente estas rara. Tio okazas pro la diferenca migrodirekto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda muŝkaptulo
Malgranda muŝkaptulo, Ficedula parva albicilla, masklo
Malgranda muŝkaptulo, Ficedula parva albicilla, masklo
Malgranda muŝkaptulo, Ficedula parva albicilla, ino
Malgranda muŝkaptulo, Ficedula parva albicilla, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. parva
Ficedula parva
(Bechstein, 1792)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Okazanta, origino ne estas klara (no reproduktaj)
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Okazanta, origino ne estas klara (no reproduktaj)
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Okazanta, origino ne estas klara (no reproduktaj)
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Ĉe Sindhrot en distrikto Vadodara de Guĝarato, Barato.

    La azia raso Ficedula parva albicilla havas la ruĝan gorĝon ĉirkaŭata de grizo kaj diferencan kanton. Ĝi estas foje separata kiel la Tajga muŝkaptulo, aŭ la Ruĝgorĝa muŝkaptulo, Ficedula albicilla (Pallas, 1811).

    ovoj de Ficedula parva - Muzeo de Tuluzo

    La reproduktanta masklo de tiu malgranda 11–12 cm longa muŝkaptulo estas ĉefe grizbruna supre kaj blanka sube, kun griza vizaĝo kaj oranĝa gorĝo. La ventro estas blanka sed la flankoj estas iom flavecaj. La okulringo estas sufiĉe markata. La beko estas nigra kaj havas la larĝan sed pintoforman tipon de la dumflugaj insektomanĝantoj. Fakte tiu specio krom kapti insektojn dumfluge ĉasas raŭpojn inter la kverkofoliaro, kaj ankaŭ manĝas berojn. La bazo de la ekstera vosto estas blanka dum la resto de la vosto estas nigra; tiun markan voston estas ofte levata supren dum ripozo kaj gvatado de preterpasantaj insektoj kiuj estos kaptataj plej ofte dumfluge kaj foje surgrunde. Vintre ili estas ĉefe silentecaj sed havas tipan alvokon de muŝkaptuledoj ĉip-ĉip-ĉr-rrr. Dum la reprodukta sezono, la kanto konsistas el melodiaj fajfoj, kiel tiu de la Blanknigra muŝkaptulo .

    Nereproduktantaj maskloj, inoj kaj junuloj havas brunajn kapojn kaj ne havas la gorĝan kolmakulon, sed estas facile distingeblaj al aliaj muŝkaptuledoj de la genro Ficedula pro la grando kaj pro la vostobildo kvazaŭ de enanto, kun invertita malhela T kontraŭ la blankaj vostoflankoj.

    Ili troviĝas ĉefe ĉe deciduaj arbaroj, ĉefe ĉe akvejoj. Ili konstruas malferman neston en arbotruo aŭ similaj kaŝeĵoj. La ino demetas 4-7 ovojn.

    Studoj pri ties printempaj alvenoj al la reproduktejoj de Pollando el 1973 al 2002 montras ke maskloj revenas pi frue dum plialtiĝantaj temperaturoj.[1]

    Referencoj redakti

    1. Cezary Mitrus, Tim H. Sparks & Piotr Tryjanowski (2005) First evidence of phenological change in a transcontinental migrant overwintering in the Indian sub-continent: the Red-breasted Flycatcher Ficedula parva. Ornis Fennica 82:13-19. PDF

    Eksteraj ligiloj redakti