La Malhela mevo (Larus fuscus) estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj, kaj unu el la plej konataj kaj oftaj mevoj en Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Malhela mevo 'Larus fuscus'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
oeufs de Larus fuscus graellsii - MHNT

Disvastiĝo kaj subspecioj redakti

Ĝi reproduktiĝas en la atlantikaj marbordoj de Eŭropo, tio estas Islando, Skandinavio, Finnlando kaj norda Rusio (en tiuj du lastaj landoj ankaŭ en internaj regionoj), Balta Maro, Britaj Insuloj kaj ĝis Francio kaj norda Hispanio. Ĝi estas migranta birdo, kiu vintras suden al Mediteraneo kaj ambaŭ marbordoj de Afriko escepte la plej sudaj regionoj. Ĝi estas ankaŭ regula vizitanto vintre en la orienta marbordo de Norda Ameriko, probable el la reprodukta loĝantaro de Islando. Kvankam estas marbirdo, ĝi povas migri tra la kontinento.

Estas tri rasoj:

Estas ĉirkaŭ 210,000 ĝis 230,000 reproduktaj paroj en Britio, Francio, Islando, Skandinavio kaj Nederlando.

Aspekto redakti

 
Junulo kaj plenkreskulo

Ili estas simila laŭ grando al la Arĝentmevo sed iomete pli granda: 51 ĝis 61 cm longa kun enverguro de 128 ĝis 148 cm kaj pezo de 650 ĝis 1000 g. La ununura konfuzebla specio en Eŭropo estas la Nigramantela mevo. Tiu ĉi estas iome pli malgranda, pli maldika kaj havas flavajn krurojn -de kie venas unu el la du nomoj- kaj ne rozkolorajn. Krome la blankaj “speguloj” en flugilpintoj estas multe pli malgrandaj. Plenkreskuloj havas blankajn kapon, kolon kaj ventron kaj nigrajn aŭ malhelgrizajn flugilojn (depende el la raso) kaj dorson -de kie venas la alia el la du nomoj-. Pro la pli granda kontrasto la flugilkonturo blanka estas pli videbla ol en aliaj mevoj kaj dumfluge kaj stare inter dorsofino kaj flugilpinto. La beko estas tre flava kun ruĝa marko en pinto de suba makzelo. La kapo estas iom griza vintre, malkiel ĉe la Nigramantela mevo kaj la irizo de la okulo estas flavaj kun iome da ruĝa ringo.

Junuloj havas skvamecajn nigrobrunajn suprajn partojn kaj simplan flugilbildon. Ili atingas plenkreskulan plumaron je la kvara jaro. Identigo disde la junuloj de la Arĝentmevo estas pli facile pro la pli malhelaj kaj nestriaj triaj plumoj.

Kutimoj redakti

 
L. f. intermedius dumfluge ĉe suda nederlanda marbordo.

Tiu palearktisa specio reproduktiĝas kolonie en marbordoj kaj lagoj, konstruas kovritan neston surgrunde aŭ ĉe klifo. Plej ofte la ino demetas tri verdecajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum preskaŭ unu monato. Ĉefe la ino manĝigas la idojn; tiuj bekofrapas en la ruĝa makulo de la patrobeko por ricevi manĝajon. La idoj ekflugas post 5 semajnoj.

La voĉo estas "rideca" krio “gleo-gleo-gleo” kiel tiu de la Arĝentmevo (al kiu tiu specio estas tre parence rilata), sed pli akra.

Ili estas ĉiomanĝantaj kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj ili povas paraziti, manĝi kadavraĵojn aŭ serĉi taŭgajn etajn predojn. Ili ofte sekvas ŝipojn por profiti fiŝajn restaĵojn.

Ili flugas forte kaj pove.

Ili vivas ĝis 26 jarojn.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti