En astronomio, malhela nebulozo (aŭ lumsorba nebulozo) estas kosma regiono, kie la interstela polvo koncentriĝas en grandaj nuboj malriĉaj je steloj.

La nebulozo de la Ĉevala Kapo

La malhelaj nebulozoj formas neregulajn nubojn, sen klara limo, videblaj nur se ili obskurigas parton da emisiareflekta nebulozo, kiel la nebulozo de la Ĉevala Kapo, aŭ la Konusa Nebuloso, aŭ kaŝas malantaŭajn stelojn, kiel la Karbosako en la Suda Kruco.

Plej grandaj malhelaj nebulozoj aperas nudokule kiel nigraj makuloj en la lakta vojo.

En tiaj nebulozoj, hidrogeno ekzistas en molekula formo (H2) kaj polveroj, kun averaĝa grando de 1 µm (10−6 m). Plej grandaj el tiaj nebulozoj estas giganta molekula nubo, kies maso estas dekmiloble ĝis milionoble la suna maso. Ili havas internan magnetan kampon kiu malhelpas la nebulozon kolapsi pro ĝia maso.

Malgrandaj malhelaj nebulozoj estas ankaŭ nomataj globetoj de Bok.

La internaj regionoj de malhelaj nebulozoj estas lokoj de la stela formiĝo.

Eksteraj ligiloj redakti