Malij-Teatro (Moskvo)

Malij Ŝtata Akademia Teatro de Rusio (ruse Государственный академический Малый театр России) estas unu el plej malnovaj rusaj teatroj funkcianta en Moskvo ekde la 14-a de oktobro 1824. Ĝi ludas multjare elstaran rolon en evoluado de la rusa nacia kulturo.

Malij-Teatro
theatre company
Komenco 1756 vd
Geografia situo 55° 45′ 35″ N, 37° 37′ 14″ O (mapo)55.7596919437.62061Koordinatoj: 55° 45′ 35″ N, 37° 37′ 14″ O (mapo)
Lando(j) RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Tverskoj
Adreso Театральный проезд
Malij-Teatro (Moskvo) (Moskvo)
Malij-Teatro (Moskvo) (Moskvo)
DEC
Malij-Teatro (Moskvo)
Malij-Teatro (Moskvo)
Map
Malij-Teatro (Moskvo)
Retejo Oficiala retejo
vdr
Malij Akademia Teatro de Rusio

Unu el plej grandaj placoj en la moskva urbocentro nomiĝas Teatra, kie estas tri teatroj: Boljŝoj (Granda), Malij (Malgranda) kaj Detskij (Porinfana). Tiuj faras kvazaŭ komunan arkitektan ensemblon ĉirkaŭigantan la placon de tri flankoj, en kies centro inter aranĝitaj florplena ĝardeno kaj arbustaro elĵetas akvon belegaj fontanoj.

Ekspliko de malaj nomoj de du apudaj teatroj Bolŝoj kaj Malij estas malfacila, ĉar nuntempe ties ampleksoj estas tre grandaj kaj preskaŭ egalaj. Verŝajne antaŭe dum ilia aperigo fine de la 18-a jarcento iu volis tielmaniere diferencigi ilin almenaŭ laŭ ties tiama alteco.

Malij teatron oni ofte nomas Domo de Ostrovskij, ĉar apud ĝi estas establita monumento honore al la granda rusa dramaturgo Aleksandr Ostrovskij, kies teatraĵojn nepre ĉiusezone oni povas spekti en ĝi. Li estis denaska moskvano kaj do bone konis vivmanieron de la loĝantaro el la 19-a jarcento. Kvankam liaj verkoj ĉefe lumigis problemojn el tiama epoko, sed ili estas aktualaj kaj por la nuneco do ĉiujn oni spektas kun granda intereso. Multaj generacioj de la teatraj geaktoroj uzadas korektan, klasikan rusan eldiradon kun ia emfazo kaj ne ŝatas ĉiujn neologismojn, ĉar volas konservi ĝian korektan prononcon por modernuloj. Tio permesas al spektantoj ĝui ne nur pro esenco de teatraĵoj kaj pro ties prezentado per la bela rusa lingvo.

En la moskva strato Granda Ordinka funkcias la filio de la teatro, kiun ankaŭ ŝatas viziti spektantoj.

Apud la teatro en Neglinka strato ekzistas ĝia Alta Teatra Lernejo (universitato) nome de Miĥail Ŝĉepkin, granda rusa aktoro longe servinta tie. En ĝi studas estontaj geaktoroj de la teatro mem kaj ceteraj teatroj de Rusio.

Eksteraj ligiloj redakti