Malik Bendjelloul
Malik Bendjelloul (naskiĝis la 14-an de septembro 1977 en Ystad, Svedio, mortis la 13-an de majo 2014[1] en Stokholmo) estis sveda reĝisoro kaj dokumenta filmisto.
Malik Bendjelloul | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 14-an de septembro 1977 en Ystad Svedio | |
Morto | la 13-an de majo 2014 en Stokholmo | |
Mortis pro | sinmortigo vd | |
Tombo | Skogskyrkogården vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Svedio vd | |
Alma mater | Kalmar University vd | |
Familio | ||
Patrino | Veronica Schildt Bendjelloul vd | |
Gefratoj | Johar Bendjelloul vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • filmreĝisoro • ĵurnalisto • scenaristo vd | |
Aktiva dum | 1990– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Searching for Sugar Man vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Naskiĝinta de alĝeria patro kaj de sveda patrino, Malik Bendjelloul estis infanaktoro en la 1990-aj jaroj. En 2012, li reĝisoris Searching for Sugar Man, dokumenta filmo pri la trairado de Sixto Rodriguez, usona rok-kantisto el la 1970-aj jaroj, kiu ne konis sian sukceson en Sudafriko. La filmo gajnis multajn premiojn tra la mondo, el kiuj Oskar-premion por plej bona dokumenta filmo.
Li mortigis sin la 13-an de majo 2014[2].
Filmaro redakti
Aktoro redakti
- 1990: Ebba och Didrik
Reĝisoro redakti
- 2012: Searching for Sugar Man
Referencoj redakti
- ↑ france « Décès du réalisateur de Searching for Sugar Man » sur lapresse.ca, 13 majo 2014
- ↑ Lena Lutaud, AFP, « Le cinéaste Malik Bendjelloul s'est suicidé », en lefigaro.fr, 14 majo 2014.
Eksteraj ligiloj redakti
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Malik Bendjelloul en la franca Vikipedio.