Malik Chibane - proksimuma prononco franca [maLI:K ŝi:BAN], naskiĝis la  10-an de marto 1964(nun 1964-03-10) kiel infano de arabdevenaj enmigrintoj en Saint-Vallier, departemento Drôme, Francio, do nun 60-jara - estas franca scenaristo, reĝisoro kaj filmproduktisto. Lia unua plenlonga kineja filmo Hexagone debutis en 1994 kaj, proksime al la propra biografio, temigis la historion de arabdevena familio en Francio. Sekvis pluraj pliaj sukcesaj kinejaj kaj televidaj produktaĵoj. En 2016, septembre en Germanio kaj novembre en Francio, premieris lia filmo Les enfants de la chance pri grupo da knabaj pacientoj de malcentra francia hospitalo en 1942, inter ili pluraj judaj infanoj, kies judecon la kuracistoj kaj flegistoj sukcesas kaŝi kaj tiel savas ilin de la holokaŭsta murdiĝo.

Malik Chibane
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de marto 1964(nun 1964-03-10)
en Francio Saint-Vallier, departemento Drôme, Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo filmproduktorofilmreĝisoroscenaristo
vdr

Krom mem realigi filmojn kiel reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktisto, li aktivas kiel profesoro en la kina altlernejo La Fémis de Parizo.