Maliko estas la esperantigo de Malik (ملك) kio signifas "reĝo" en la araba, ankaŭ ekzistanta en aliaj lingvoj de Oriento kiu prunteprenis ĝin el la araba, eĉ kun derivitaj signifoj. Aliaj variantoj por la vorto malik estas Malek kaj Melik[1].

Baze, Maliko estas la monarko, kiu regas regnon (kiu nomiĝas mamlaka); tamen, la vorto ankaŭ estas uzata por malpli altaj gvidantoj, kiel en Sahib al-Mamlaka, aŭ tribestroj (kiel en la paŝtoa). Tiu ĉi vorto ankaŭ estas unu el la 99 titoloj de Dio en Islamo al-Malik (La Reĝo).

Vidu ankaŭ redakti

Familinomo redakti

  • Charles Malik (1906-1987), libana diplomato, politikisto kaj universitatano.

Antaŭnomo redakti

Notoj redakti

  1. Ja la araba vortotrezoro funkcias kiel aro de trisilabaj vortoj el kiuj nepras nur la konsonantoj, tiukaze m-l-k, dum la vokaloj povas ŝanĝiĝi depende de la preciza signifo aŭ gramatika kategorio.