Malkonstrua globo estas peza ŝtala globo uzata en la malkonstrua sektoro, plejofte por malkonstrui konstruaĵojn kiuj konsistas plejparte el betono. La globon oni pendigas al gruo kaj sekve ĝi plurfoje batas kontraŭ la flankoj de malkonstruota konstruaĵo. La kineta energio de la moviĝanta globo, kiu per frapo haltas kontraŭ la celo, sufiĉas por krevi kaj diserigi la betonon.

Malkonstrua globo dum la malkonstruo de domoj en Ĉikago
Malkonstrua globo

Malkonstrugloboj konsistas el hardigita ŝtalo kaj ekzistas en diversaj pezoklasoj. La plej uzataj havas pezon de 500 kilogramoj ĝis proksimume ses tunoj. Antaŭe la globoj plej ofte estis globformaj. Sed hodiaŭ la plej uzataj estas pirformaj, tio estas ĉar tiu formo pli bone estas malfiksebla kiam ĝi trabatas muron kaj fiksiĝas.

Vidu ankaŭ redakti