Malkovro de Barato

Malkovro de BaratoDiscovery of India estis libro verkita de la unua Ĉefministro de Barato nome Jawaharlal Nehru dum sia enprizona tempo en 1942-1946 ĉe Ahmednagar en la Ahmednagara Fortikaĵo.

The Discovery of India
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jawaharlal Nehru
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1946
Eldonejo Oxford University Press
vdr

Nehru estis enprizonigita pro sia partopreno en la Kvit-movado kun aliaj hindiaj politikestroj, kaj li profitis tiun tempon por verki pri siaj pensaroj kaj kono pri la historio de Barato. La libro estis amplekse konsiderita kiel klasikaĵo en Barato ekde ties unua publikigo en 1946, kaj havigas ampleksan vidon de la historio, filozofio kaj kulturo de Barato, viditaj el la okuloj de liberala baratano luktanta por la sendependeco de sia lando.[1]

En Malkovro de Barato, Nehru asertas, ke Barato estis historia nacio kun rajto al suvereneco. [2]

En tiu libro, Pandit Jawaharlal Nehru klopodas studi la historion de Barato starte el la Induso-civilizacio, kaj poste kovras la historion de la lando el la alveno de la Arjanoj al regado sub la Brita Imperio. Li diras, ke Hindio en la pasinto estis lando kiu vivis en harmonio kaj paco, sed malico de socio koruptis la popoloen. La efiko de tiuj variaj popoloj sur la hindia kulturo kaj ties alligo al la hindia societo estas ekzaminata en la verko. Tiu libro analizas ankaŭ en profundo la filozofion de la hindia vivo.

Eldonoj redakti

Notoj redakti

  1. Das, Taraknath (Junio 1947), "India--Past, Present and the Future", Political Science Quarterly 62 (2): 295–304, doi:10.2307/2144210 
  2. (Calhoun, Craig, Nations Matter: Culture, History and the Cosmopolitan Dream, Routledge, p. 63.)